Szalafő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szalafő (salafo) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter. La loknomo estas varianta formo de Zala, la rivero apude fontas.

Malnova domo, nun Monumento historia en Szalafő

Bazaj informoj

Historio

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj bienoj. Ĉiu bieno konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉi tie venkis en 1319 Karolo la 1-a (Hungario) soldatojn de familio Kőszegi, kiuj ne rekonis lin reĝo. Dum la historio la limgardado estis sukcesa, la turkoj nur rabadis, sed ne okupis la regionon. La vilaĝo situas ĉe la ŝtatlimo de Slovenio, havas flankovojojn al Szentgotthárd kaj Őriszentpéter.

En 1919 la komunumo trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 la fer-kurteno estis ne tro for, krome ankaŭ la jugoslavia limo estis forte kontrolita. La tero ne estis konvena por agraraj produktoj, estis ankaŭ bestbredado kaj arbarkulto.

Nuntempe Szalafő estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság, havas viglan fremdultrafikon. En la komunumo funkcias subĉiela muzeo, kiu prezentas popolan konstruadon de domoj, krome estas kalvinana preĝejo.

Famuloj

En Szalafő naskiĝis skulptisto Zoltán Olcsai-Kiss