Szczawno-Zdrój
Szczawno-Zdrój | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba municipo de Pollando • setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Szczawna-Zdroju | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Wałbrzyski | ||||
Komunumo | Szczawno-Zdrój | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1945 | ||||
Koordinatoj | 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo)50.79944444444416.255Koordinatoj: 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 400 ... 430 m | ||||
Areo | 14,87 km² | ||||
Loĝantaro | 5544 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 372,8 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 58-310 | ||||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||||
Aŭtokodo | DBA | ||||
TERYT | 5020121031 | ||||
Estro | Tadeusz Wlaźlak | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 17 | ||||
Retpoŝto de estraro | burmistrz@szczawno-zdroj.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 58-310 | ||||
Telefono de estraro | 74 849-39-16 | ||||
Fakso de estraro | 74 843-56-13 | ||||
Poŝto de estraro | promocja@szczawno-zdroj.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.szczawno-zdroj.pl | ||||
Szczawno-Zdrój (germane Bad Salzbrunn, ĝis 1935 Obersalzbrunn, 1945–1946 pole Solice-Zdrój) estas urbeto en Malsupra Silezio en Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Wałbrzyski.
La homoj ligitaj kun Szczawno-Zdrój
- Gerhart Hauptmann - laureato de Nobel-premio el la jaro 1912
- Ignacy Potocki (1906-1994), pola grafo kaj balneologo
La plej konataj kuracgastoj en Szczawno-Zdrój:
- Jan Brzechwa - pola poeto juddevena
- Agostino Casaroli - itala kardinalo, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Vatikano
- Hipolit Cegielski - pola filologo, entreprenisto, ĵurnalisto kaj politikisto
- Winston Churchill - ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua Mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955
- Joseph Conrad aŭ Józef Konrad Korzeniowski - pola romanisto, la aŭtoro de i.a. Lord Jim (Lordo Jim)
- Konstanteno la 1-a - reĝo de Greklando
- Vilhelmo la 2-a el la dinastio Hohencolernoj - imperiestro de Germanio
- Jarosław Iwaszkiewicz - pola skribisto
- Zygmunt Krasiński - pola poeto kaj dramisto
- Nikolao la 1-a el la dinastio Romanov - caro de Ruslando
- Adam Stefan Sapieha - pola kardinalo
- Ivan Turgenev - rusa verkisto
- Henryk Wieniawski - pola violonisto kaj komponisto, kiu en Szczawno-Zdrój koncertis dum la jaroj 1855-1857, tial de 1966 ĉiujare okazadas la Wieniawski-festivaloj
- Ludoviko Zamenhof - la aŭtoro de Esperanto
- Narcyza Żmichowska - pola romanistino kaj poetino
Esperanto-movado
En julio 1912 restadis ripoze surloke Ludoviko Zamenhof.
Pro la centjara datreveno la Silezia Esperanto-Asocio en somero 2012 la trian fojon kontinue[1] organizis Filman Esperanto-Feriadon ĉi tie[2], i.a. kun Roman Dobrzyński.
La 5-an de aŭgusto 2012 oni solene malkovris memortabulon remorigantan restadon de Ludoviko Zamenhof en Szczawno-Zdrój antaŭ cent jaroj. En la tagoj 5-12-a de aŭgusto 2012 en Szczawno-Zdrój okazis Internacia Esperanto-Feriado, kiun partoprenis 60 esperantistoj el kelkaj landoj. (fotoj)
Jarŝanĝe 2013/2014 en Szczawno-Zdrój okazis la 5-a Junulara E-Semajno, la novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kun la klubo Varsovia Vento.