Szilvia Mednyánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szilvia Mednyánszky
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1971 (1971-01-02) (53-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Botond Storcz
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Szilvia Mednyánszky [silvia mednjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mednyánszky Szilvia estas hungara kajakisto, olimpiano, mondĉampiono. Ŝia edzo estis Botond Storcz.

Szilvia Mednyánszky[1][2] naskiĝis la 2-an de januaro 1971 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szilvia Mednyánszky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1989, baldaŭ ŝi akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. En la sensporta vivo ŝi havis postenon en la hungara sporta asocio. Ŝi naskis filinon en 2001.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Szilvia Mednyánszky komence estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo inter 1982-1989, poste en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 14-foje individue aŭ teame inter 1993-2000. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 sen medalo, sed en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1994 kvarope en distanco 200 m. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói, ŝiaj partneroj en kajako estis ekzemple Kinga Czigány, Éva Dónusz, Éva Laky.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]