Sándor Andreánszky
Sándor Andreánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de majo 1802 en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio) |
Morto | la 12-an de septembro 1873 en Felsőbodony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gábor Andreánszky |
Okupo | |
Okupo | terposedanto kontoristo |
Sándor Andreánszky [ŝAndor andreAnski], slovake Alexander Andreánsky, laŭ hungarlingve kutima nomordo Andreánszky Sándor estis hungaria (laŭ slovaka fonto slovaka) juristo, bienulo, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis liptószentandrási [liptOsentandrAŝi]. Lia plej fama filo estis Gábor Andreánszky (politikisto).
Sándor Andreánszky[1] naskiĝis la 7-an de majo 1802 en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio, nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1873 en Felsőbodony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kétbodony).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Andreánszky devenis el aristokrata familio. Li akiris juran diplomon, iom poste li estis jura konsilisto de minada Akademio de Selmec. En 1844 li partoprenis en kreado de leĝo pri minado. Dum la hungara revolucio de 1848 li apogis la slovakan nacian movadon kaj strebis por la oficiala slovaka lingvo. Post falo de la revolucio li estis fidela apoganto de la Habsburgoj, tial li estis komisaro en departementoj Bars, Nógrád, Hont inter 1849-1853, poste li estis juĝisto. Inter 1962-1964 li estis notario de Hont. Li havis la titolon "reĝa sekreta konsilisto", ricevis 2 reĝajn medalojn kaj li iĝis aŭstra barono. Li mem ne ricevis la hungaran baronecon, sed du el liaj filoj baldaŭ. Li edziĝis en Pest (urbo) en 1829, lia edzino naskis sep gefilojn inter 1830-1850.