Sándor Györfi
Aspekto
Sándor Györfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1951 (73-jaraĝa) en Karcag |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Lajos Győrfi |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
Sándor Györfi [ŝAndor djorfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györfi Sándor estas hungara skulptisto, medalisto. Lia familia nomo kelkloke aperis en eraraj formoj Győrffy aŭ Győrfi. Lia frato estas Lajos Győrfi, same skulptisto
Sándor Györfi [1] naskiĝis la 28-an de majo 1951 en Karcag.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Györfi frekventis industriartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1978. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Mikus kaj József Somogyi. Inter 1978-1981 li havis stipendion. Post la diplomo li kreis skulptaĵojn en sia naskiĝurbo en propra ateliero, sed kelkfoje ankaŭ en Nyíregyháza. Por Karcag li kreis 12 skulptaĵojn. Li ricevis premiojn ekde 1978, premion Kossuth en 2018.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- busto pri János Damjanich en Hatvan, (1979), debuta skulptaĵo, vidu la apudan bildon!
- A ménesek emlékére (1980), lia unua skulptaĵo en Karcag
- Kun emlékhely (memorejo), Karcag, 1995, vidu la suban bildon!
- Monumento pri kumanoj, Karcag, 2001, vidu la suban bildon!
- Ladislao la 4-a (Hungario), Ópusztaszer, 2001, vidu la suban bildon!
- Ornamputo en Karcag, 2001, vidu la suban bildon!
- Gyula Németh, Karcag, 1990, vidu la suban bildon!
- Stefano la 1-a (Hungario), Szolnok, 2001, vidu la suban bildon!
- monumento pri la 2-a mondmilito, Karcag, 1992, vidu la suban bildon!
- Aladár Kettesy, Debrecen, 2009, vidu la suban bildon!
- monumento pri la Hungara revolucio de 1956, Kisvárda, vidu la suban bildon!
- monumento pri tribestro Árpád Tatabánya, vidu la suban bildon!
- reliefo pri Francisko Rákóczi la 2-a, Nyíregyháza, vidu la suban bildon!
- reliefo pri Bálint Balassi, Kisvárda, vidu la suban bildon!
- busto pri Menyhért Lónyay, Nyíregyháza, vidu la suban bildon!
- monumento pri Hungara revolucio de 1848, Gyöngyös, 2002, vidu la suban bildon!
- statuo pri la hungara husaro, Nyíregyháza 2013, vidu la suban bildon!
- fontano en Máriapócs, vidu la suban bildon!
- statuo pri birdo, Máriapócs, vidu la suban bildon!
- Lajos Kossuth, Gyöngyös, 2002
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Memorejo pri kumanoj
-
Monumento pri kumanoj
-
Ornamputo en Karcag, 2001
-
Gyula Németh, Karcag, 1990
-
Stefano la 1-a (Hungario) Szolnok, 2001
-
Monumento pri la 2-a mondomilito
-
Aladár Kettesy
-
Monumento pri 1956
-
Árpád
-
reliefo pri Francisko Rákóczi la 2-a, Nyíregyháza
-
reliefo pri Bálint Balassi, Kisvárda
-
Busto pri Menyhért Lónyay
-
monumento pri la Hungara revolucio de 1848
-
La hungara husaro
-
Fontano en Máriapócs
-
statuo pri birdo