Séverine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Séverine (Tramtransporto en Parizo).
Séverine
Persona informo
Naskonomo Caroline Rémye
Aliaj nomoj Arthur Vingtras • Séverine • Séverin
Naskiĝo 27-an de aprilo 1855 (1855-04-27)
en Parizo
Morto 24-an de aprilo 1929 (1929-04-24) (73-jaraĝa)
en Pierrefonds
Tombo Pierrefonds
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Séverine
Familio
Edz(in)o Antoine-Henri Montrobert • Adrien Guébhard
Amkunulo Jules Vallès • Georges de Labruyère
Infano Roland Guebhard
Okupo
Okupo aktivulo • ĵurnalistoverkisto • media proprietor • aktivisto pri virinaj rajtoj • redaktisto • sufrageto
vdr
Caroline Rémy pentrita de Renoir

Séverine, naskonome Caroline Rémy (naskiĝis la  27-an de aprilo 1855(nun 1855-04-27) en Parizo, mortis la 24-an de aprilo 1929 en Pierrefonds) estis franca verkistino.

Konatiĝinte en 1880 en Bruselo kun Jules Vallès, ŝi iĝis fervora adepto de liaj teorioj, skribis en la socialismaj organoj kaj partoprenis en la eldono de romanoj de Vallès. Post lia morto, kaj ĝis 1888, ŝi gvidis la ĵurnalon kiun li fondis «Le Cri du peuple».

Ekde tiam Séverine laboris en diversaj organoj de la gazetaro, ĉiam estante varmega ĉampiono de ĉiuj subpremataj kaj ofendataj (aparte, ŝi apogis aktive Dreyfus kaj Sacco kaj Vanzetti). En 1892, ŝi ricevis grandan reeĥon de sia renkontiĝo kun papo Leono la 13-a, kun kiu ŝi parolis pri la socia demando. Ekde 1898, ŝi gvidis la virinan gazeton «La Fronde», kiu estis la organo de la feminisma movado (ĉiuj ĝiaj oficistoj estis virinoj) samtempe donante grandan atenton al ĉiuj aktualaj temoj.

Ŝi apogis la Oktobran Revolucion en Rusio, en 1921-1922 ŝi estis membro de la Franca Komunista Partio; ŝi forlasis ĝin por konservi sian membrecon en la Ligo de Homaj Rajtoj.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

En Parizo, haltejo Séverine de tramvojo T3b, inaŭgurita la 15-an de decembro 2012, portas ŝian nomon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Реми, Каролина en la rusa Vikipedio.