Takayanagi Kenjiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el TAKAYANAGI Kenjiro)
Takayanagi Kenjiro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1899 (1899-05-01)
en Hamamacu
Morto 23-an de julio 1990 (1990-07-23) (91-jaraĝa)
en Jokosuka
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater universitato Ŝizuoka • Tokia Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo inventisto • Pioniro • inĝeniero
vdr

TAKAYANAGI Kenjiro (japane 高柳 健次郎 [taka-janagi ken-ĵi-rō]; naskiĝis la 20-an de januaro 1899 en Hamamacu en la prefektejo Ŝizuoka, Japanio; mortis la 23-an de junio 1990) estis japana inĝeniero pri televido kaj supera vicprezidanto de la firmao JVC. Li konkuris internacie kiel pioniro en la inventado de televida tekniko kaj estas konata kiel la patro de japana televido.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La 25-an de decembro 1926 li sukcesis en la eksperimento transsendi elektronikan televidan bildon per katodradia tubo unuafoje en la mondo. Lia televida sistemo estis "parte elektronika": La signaloj el la bildosendilo dependis de truita turniĝanta disko, kaj bildoricevilo uzis katodradian tubon. Post lia sukcesa eksperimento parte elektronika, sekvis la unua sukceso de tut-elektronika sistemo fare de Philo Taylor Farnsworth (vd. Analoga elektronika televido). Lia bildoricevilo havis 40 skan-liniojn. Li sendis bildon de la litero "イ" kiu estis la unua litero de la japana alfabeto.

En 1937, li eklaboris en la japana radiofonia regio NHK, kaj evoluigis televidon celante televid-dissendon de la Olimpikoj 1940, kiu estis planitaj okazi en Tokio sed nuligitaj pro la Dua mondmilito. Dum la milito, li laboris por evoluigi radar-teknikon. Post malvenko de la milito, la okupacia armeo malpermesis al li plu studi la televidan teknikon en ŝtata instanco.

En 1946, li kaj liaj sekvantoj aliĝis al la firmao JVC, kaj perfektigis teknikon de televido-dissendo. Estis liaj disĉiploj ĉe JVC, kiuj sukcesis evoluigi kaj enmerkatigi la videosistemon VHS.

En 1981 li akiris la Ordenon de Kulturo de la imperiestro de Japanio.