Teknologia Universitato Berlino
La Teknologia Universitato Berlino (germane Technische Universität Berlin aŭ mallonge TU Berlin (TUB), antaŭ la jaro 1946 Technische Hochschule Berlin, do "Teknologia Altlernejo Berlino") estas unu el la kvar universitatoj en Berlino. En januaro 2024 la teknologia universitato havis sume 34 842 studentojn. Aliflanke, en januaro 2024 ĝi havis entute 7 179 kunlaborantojn, el tio 358 profesoroj. Ekde la 1-a de aprilo 2022 la rektoro estas Geraldine Rauch.
Ĝi ekestis kiel la "mineja eduka instituto" fondita la 1-an de novembro 1770, poste nomata "Mineja Akademio Berlino". Dua antaŭŝtupo de la universitato ekde la 13-a de marto 1799 estis la "Berlina Arkitektura Akademio", kaj tria antaŭŝtupo la dum la jaro 1821 fondita "Teknika Lernejo", kiu poste rebaptiĝis "Reĝa Metia Instituto" (Königliches Gewerbe-Institut).
Dum la jaro 1879 fondiĝis la "Reĝa Teknologia Altlernejo" (Königliche Technische Hochschule), en la burĝa urbokvartalo Charlottenburg iom okcidente de la historia urbocentro de Berlino. Inter la jaroj 1878 kaj 1884 tie konstruiĝis altlerneja ĉefkonstruaĵo en la stilo de itala alta renesanco, monumenta konstruaĵo kun kvin internaj kortoj. Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵo je granda parto detruiĝis. Postmilite tri el la internaj kortoj, la flankaj aloj kaj la malantaŭa parto de la konstruaĵego rekonstruiĝis, sed la fronta fasado komence de la 1950-aj jaroj komplete forprenita kaj anstataŭigita per nova, moderna fasado. Dum la tempo de Nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945 ekzistis planoj transformi la altlernejon al parto de grandega armea universitato, sed pro la suicido de la planita fakultata gvidisto la planoj nur je tre malgranda parto realiĝis.
La 20-an de aprilo 1945 la "teknologia altlernejo" estis fermita kaj la 9-an de aprilo 1946 remalfermita kiel "teknologia universitato" kun nova humanisma koncepto, en la okcidenta, ne-komunisma, parto de la urbo. Dum la jaro 1965 la nuntempe videbla, nova antaŭa parto de la ĉefkonstruaĵo en moderna stilo estis konstruita antaŭ la ĝisnuna konstruaĵego, kaŝante ĝin – la nova konstruaĵo estis dek-etaĝa, tegmentita per aluminio, kun antaŭmetita plej granda prelegejo (Auditorium Maximum, Audimax). Dum la tempo de la politika divido de Berlino kadre de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1990, la Teknologia Universitato en la pleja urbocentro de Okcidenta Berlino kune kun la pli malcentra Libera Universitato Berlino estis la kerno de la universitata vivo en la ne-komunisma parto de Berlino.
La nuntempo de la universitato estas ombrigita pere de signifaj forprenoj de ŝtataj financoj kaj la reduktoj de postenoj por universitataj kunlaborantoj, al kio kontrastas daŭre grandaj nombroj de studentoj (la TU Berlino estas la dua plej granda teknologia universitato de Germanio).
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj esperantistaj studentoj
[redakti | redakti fonton]aparte el la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, alfabete ordigitaj
- Steffen Pietsch, informadikisto
- Birgit Prien, ekonomika matematikistino
- Wieland Pusch, informadikisto
- Heidi Schiller, ekonomikistino
- Edlyn Teske, matematikistino
- Henryk Wenzel, konstrua inĝeniero