Thomas Alexander Szlezák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Alexander Szlezák
Thomas Alexander Szlezák
Thomas Alexander Szlezák
Persona informo
Naskonomo Szlezák Tamás
Naskiĝo 12-an de julio 1940 (1940-07-12)
en Budapeŝto
Morto 18-an de oktobro 2023 (2023-10-18) (83-jaraĝa)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Teknologia Universitato BerlinoUniversitato de Zuriko
Okupo
Okupo filologo • helenisto • universitata instruisto • klasika filologo
vdr

Thomas Alexander Szlezák, ofte nur Thomas A. Szlezák estis germana klasika filologo, helenisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Lia origina familia nomo estis Szlęzak, lia nomo dum la hungara periodo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Szlezák Tamás.

Thomas Alexander Szlezák naskiĝis la  12-an de julio 1940(nun 1940-07-12) en Budapeŝto, li mortis la 18-an de oktobro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Thomas A. Szlezák forlasis Hungarion kun siaj gepatroj kiel infano. Li studis klasikan filologion, filozofion kaj historion en la universitatoj de Erlangen, Munkeno kaj Tübingen de 1959 ĝis 1967, fine li doktoriĝis en la Teknologia Universitato de Berlino. En la lernojaro 1975 li estis en Centro por Helenaj Studoj en Harvardo kaj en la sekva jaro li kompletigis sian habilitiĝon en la Universitato de Zuriko. En 1983 Szlezák estis nomumita al la katedro de klasika filologio en Universitato de Würzburg. Li estis ankaŭ prezidanto de greka filologio kaj direktoro de la Platono-arkivo en Universitato de Tubingeno, dum li kunlaboris kun Giovanni Reale el Milano. Li pensiuliĝis en 2006.

Li estis unu el la gvidaj figuroj en la internacia Platono-esplorado, tamen lia esplorado estis multe pli larĝa, ĝi inkludas Homeron, grekajn tragediojn, Aristotelon, Plotinon. Li kontaktiĝis kun Hungario ekde la 1980-aj jaroj, plurfoje vizitis Hungarion kaj okazigis seminariojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Come leggere Platone (lia ĉefverko, haveblas en 17 lingvoj)
  • Pseudo-Archytas über die Kategorien. Texte zur griechischen Aristoteles-Exegese. (1972)
  • Platon und die Schriftlichkeit der Philosophie. Interpretationen zu den frühen und mittleren Dialogen. (1985)
  • Platon lesen (1993)
  • Das Bild des Dialektikers in Platons späten Dialogen. Platon und die Schriftlichkeit der Philosophie. (2004)
  • Aufsätze zur griechischen Literatur und Philosophie (2019)
  • Platon: Meisterdenker der Antike. (2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]