Blankakapa vaporanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tachyeres leucocephalus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa vaporanaso
Blankakapa vaporanaso
Blankakapa vaporanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tachyeres
Specio: T. leucocephalus
Tachyeres leucocephalus
(Humphrey & Thompson, 1981)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉubuta vaporanaso aŭ pli precize laŭ la scienca nomo Blankakapa vaporanasoBlankakapa remanaso (Tachyeres leucocephalus) estas nefluga anaso endemia de Argentino.

Ĝi estas la plej ĵuse agnoskata specio inter la vaporanasoj, ĉar estis priskribata nur en 1981. Tio okazis ĉar ĝi troviĝas nur laŭlonge de tre malgranda kaj dise loĝata zono marborda ĉe la Golfo San Jorge en suda Ĉubutio kaj norda Provinco Santa Cruz, kaj ĉar vaporanasoj estas anasoj kiuj ĝenerale aspektas tre similaj laŭ plumaro.

Ĉiukaze ĝi estas konsiderata abunda en sia malgranda teritorio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kvankam temas pro nefluga specio, la ino similas al tiu de la Fluganta vaporanaso, dum la masklo estas kiu montras bankan kapon, kiu nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie leucocephalus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “blanka” kaj “kapo”. La ino montras en malhelgriza al malhelgrizbruna kapo nur blankajn okulringon kaj postokulan strion, kiel ĉe aliaj samgenranoj. La masklo havas bluecgrizan bekopinton kun flava unua duono, la ino pli malhelgrizan bekon. Estas specio kun klara seksa duformismo. Ambaŭ seksoj havas flavecajn krurojn.

La totala longo estas de 61 al 74 cm, kaj tiel temas pri granda specio de Tachyeres, kun pezo de 3,8 kg proksimume. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties habitato estas marbordoj de la menciita argentina provinco, kie estas rokoj en strando aŭ bordo. Ili ĉeestas ĉe la golfetoj kaj videblas ĉefe en la insuloj ĉe la kontinenta marbordo. Ne oftas ĉe la lagoj nesalaj. Kiel ĉiuj aliaj vaporanasoj temas pri agresemaj birdoj kiuj defendas sian teritorion. La populacio de tiu specio estas ĉirkaŭkalkulata je 5.000 individuoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nesto estas konstruita surgrunde ĉe akvo, en duoninsuloj aŭ insuloj, kaŝite inter vegetaĵaro, kaj kovrite per lanugo. La ino demetas 3-6 ovojn kiuj estas kovataj de la ino dum ĉirkaŭ unu monato. Junuloj ekflugas post ĉirkaŭ 120-130 tagoj. Ambaŭ gepatroj idozorgas post eloviĝo. Ili agreseme defendas malgrandajn teritoriojn dum reproduktado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas moluskojn, krustulojn kaj aliajn malgrandajn marbestetojn. Ili plonĝas dum 20 al 40 sekundoj, kaj peliĝas per flugiloj kaj kruroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita la 20an de aprilo, 2009, Zoonomen, angla.