Tago de Solidareco kaj Libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de Solidareco kaj Libereco (pole: Dzień Solidarności i Wolności – pola ŝtata festo, celebrata ĉiujare la 31-an de aŭgusto datrevene de la Aŭgustaj interkonsentoj, fiksita por memorigi historian ekmoviĝon de poloj al libereco kaj sendependeco de 1980, kiu komencis procezon de falo de komunismo kaj liberigon de la nacioj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo.

La tago estas labor-labortago.

Signifo de la dato[redakti | redakti fonton]

Kulmina punkto de la Strikoj en la Pola Marbordo en 1980 estis subskribo de interkonsentoj laŭvice - en Szczecin (la 30-an de aŭgusto), en Gdańsk (la 31-an de aŭgusto) kaj en Jastrzębie-Zdrój (la 3-an de septembro). Kiel simbolan daton oni akceptas la tagon de 31-a de aŭgusto - subskribo de la interkonsento en Gdańsk.

Proklamo de la festo[redakti | redakti fonton]

La tago de 31-a de aŭgusto estis fiksita ŝtata festo fare de Pola Sejmo la 27-an de julio 2005.

Historio de celebrado[redakti | redakti fonton]

La festo la unuan fojon estis celebrata dum la 25-a datreveno de la aŭgustaj interkonsentoj la 31-an de aŭgusto 2005. Ĉefaj solenaĵoj okazis en Gdańsk.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]