Tago de Solidareco kun Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Tago de Solidareco kun Pollando (angle: International “Solidarity Day”) - anoncita de administra centro de usona prezidento Ronald Reagan tago de la apogo de demokratia opozicio en Pollando. La daton oni fiksis je la 30-a de januaro 1982.

Dum la tago en la tuta mondo oni manifestis defende de malfondita Solidareco.

Venontan tagon la 31-an de januaro 1982 televidoj en pluraj landoj kaj radiodisaŭdigejoj de la Voĉo de Ameriko, Radio Libera Eŭropo kaj Radio France Internationale montris komunan programon Por ke Pollando estu Pollando, rigardatan de 185 milionoj da spektantoj en 50 landoj de la mondo. Nomo de la programo ligiĝas al la kanto de Jan Pietrzak.

Al la programo, gvidata de Charlton Heston, interalie kontribuis: Romuald Spasowski, Zdzisław Rurarz, Czesław Miłosz, Kirk Douglas, Max von Sydow, Henry Fonda, Benny Andersson, Agnetha Fältskog, Anni-Frid Lyngstad, Paul McCartney, Björn Ulvaeus, Orson Welles. La kanton „Ever Homeward” ekkantis Frank Sinatra (parte pollingve).

Dum la programo alparolis pluraj ŝtatgvidantoj kaj politikistoj, kiel prezidento de Usono Ronald Reagan, ĉefministrino de Britio Margaret Thatcher, kanceliero de Germanio Helmut Schmidt, ĉefministro de Islandio Gunnar Thoroddsen, ĉeministro de Belgio Wilfried Martens, ĉeministro de Kanado Pierre Trudeau, prezidento de Francio François Mitterrand.

En Pollando la programon unuafoje montris TVP Historia la 13-an de decembro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]