Taha Muhammad Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taha Muhammad Ali
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1930 (1930-11-30)
en Tzippori
Morto 2-an de oktobro 2011 (2011-10-02) (80-jaraĝa)
en Nazareto
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Palestino vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Taha MUHAMMAD Ali ( araba : طه محمد علي ; ĝusta transskribo de lia nomo: Ta Muhammad Ali; 1931 - la 2-an de oktobro 2011 ) estis palestina poeto, civitano de Israelo, loĝanta en Nazareto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ali naskiĝis kaj kreskis en la vilaĝo Sfurije en Galileo, kaj en la aĝo de dek sep jaroj, dum la arab-israela milito de 1948, fuĝis kun sia familio al Libano. Post la milito ili ne rajtis reveni al la vilaĝo kaj la familio revenis kaj ekloĝis en Nazareto, kie Ali loĝis ĝis sia morto. En la 1950-aj jaroj, li malfermis memoraĵbutikon por kristanaj pilgrimuloj ĉe la urbocentro, kaj komencis studi poezion vespere. Li kutimis verki sian poezion en tempoj inter negocoj, kiam la butiko ne havis aĉetantojn.

Ali estis aŭtodidakto kaj nur studis dum kvar jaroj en lernejo, do tial li ankaŭ klarigas kial lia verkado atendis estis eldonita tiam kiam li atingis la aĝon de 41. En la tirkestoj de lia butiko liaj rakontoj kaj poemoj atendis jarojn, ĝis li kunvenigis kuraĝon publiki ilin.

Kaj tiele mi bezonis sesdek tutajn jarojn ĝis mi komprenis, ke akvo estas la plej bona en la trinkaĵoj, kaj ke pano estas la plej bongusta en la manĝaĵoj, kaj ke neniu arto havas veran valoron krom se ĝi infuzus iom da feliĉo en la homan koron.

Ali estis membro de la komunisma partio de Israelo kaj deĵoris en la centra komitato de la partio, rezignante pri ĝi en 1990 post disputo pri la ideologia vojo de la partio, kiu daŭre alkroĉiĝis al Leninismo.

Ali skribis pri sia infanaĝo kun sopiro, kaj pri tio, kion li spertis kiel "nakba" (forpelo) de sia lando kun sia familio kaj detruo de la paca vilaĝa vivo. Tra la jaroj li publikigis kvin poeziajn librojn kaj novelaron en la araba. Liaj skribaĵoj estis tradukitaj en naŭ lingvojn inkluzive de la ĉina, la rusa, la hispana, la franca kaj la itala, kaj estis publikigitaj en dekoj da ĵurnaloj ĉirkaŭ la mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]