Diskuto:Usono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus legis en la artikolo pri Usono, ke la mondo dankas al tiu lando interalie aviadilon kaj kinon... Tute ne !! Eble Usonanoj disvolviĝis la uzadon de ili, sed tute ne inventis ! La unua maŝino kiu iam flugis estis inventita de Clément Ader en FRANCIO ! Kaj la unuaj filmoj ankaŭ devenas el tiu lando (memoru la fratojn Lumières kaj la filmojn kiel "arrivée du train en gare de la Ciotat" aŭ l"arroseur arrosé" en 1895...). Redonu al Cezaro kiu apartenas al Cezaro... -- Anonimulo 16:10, 8. Okt 2002 (UTC)


Estas vikio ... vi rajtas ŝanĝi ĉion, do ŝanĝu mem. -- Paŭlo 14:28, 9. Okt 2002 (UTC)

Mi volus koni la originon de la vorto Usono, ni ne vidas tie-ĉi la vortojn Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, ĉar tio donus UŜAmo. Mi ne parolas bone vian lingvon sed, volonte, se vi komprenas min respondu, dankon. -- Anonimulo 20:56, 12. Jul 2005 (UTC)

United States of North America = USON + o = Usono (tutsimple). -- Alia anonimulo 16:05, 22. Jan 2006 (UTC)

"...la tria aŭ la kvara laŭ teritorio..." - well make up your mind! [1]

Crocodile 02:49, 30. Okt 2010 (UTC)


La respondon al la demando, kial ne eblas facile decidiĝi ĉu la tria aŭ kvar plej granda lando laŭ teritorio, donas ekzemple la angla vikipedia artikolo "en:List of countries and outlying territories by total area":

Ĝi notas por  Ĉinio:

  • 9 596 961 ĝis 9 640 011 km²
Citaĵo
 The smaller entry is the United Nations official figure for Mainland China, excluding the Special Administrative Regions of Hong Kong and Macau; Taiwan and other islands of the Republic of China; all territories disputed with India; coastal and territorial waters. The larger entry includes Aksai Chin and Trans-Karakoram Tract, which are controlled by PRC, but claimed by India. The total area of China is listed as 9 572 900 km² by the Encyclopædia Britannica. 

kaj por  Usono:

  • 9 629 091 km²
Citaĵo
 Includes only the 50 states and the District of Columbia. The United Nations official figure includes coastal water areas and the U.S. share of the Great Lakes. The total area of United States is listed as 9 826 675 km² by the CIA World Factbook which further includes territorial waters. The total area of the United States is listed as 9 522 055 km² by the Encyclopædia Britannica. 

ThomasPusch 16:17, 26. Nov 2010 (UTC)

  1. en Esperanto: "Do decidiĝu!"

Oficiala lingvo[redakti fonton]

La oficiala lingvo de Usono estas de facto la angla lingvo. Vidu la artikolon en:United States. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:11, 27 Jun. 2012 (UTC)

"La Eŭropa Unio havas pli larĝan kolektivan ekonomion, sed ne estas ununura nacio"[redakti fonton]

Estas misaĵo. Oni celis skribi ...pli grandan... Mi provis ŝanĝi, sed la referencoj ne troviĝas inter la teksto! Kial? Kiel oni povas ŝanĝi tion?

Ankaŭ tio rimarko ne plu validas ekde 2012 laŭ statistiko de CIA The World Factbook: https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/rankorder/2001rank.html

Ĉu iu povas korekti? Bedaŭrinde mi ne scipovas uzi Vikipedion. --Tarpo (diskuto) 03:41, 5 Maj. 2013 (UTC)

Inter federaci- kaj federal-[redakti fonton]

Kiam oni uzu federaci- kaj kiam federal- ?

En nuna (februare 2023) versio de Federaciismo, federal- ne estas menciata!

Laŭ vortaro.net

"federaci1o

1 Daŭra kungrupiĝo de pluraj sindikatoj, samcelaj asocioj ks.

2 Σ Grupiĝo de ŝtatoj, konsistiganta regnon, kiu supermetiĝas al la aliĝintaj ŝtatoj, k ekskluzive posedas la eksteran suverenecon: Usono, Svislando, Kanado estas federacioj. ☞ konfederacio.

federacia. Rilata al federacio, k pli speciale, tia, ke ĝi koncernas la centran registaron de federacio 2: federacia polico, diplomatio, dogano.

federaciismo. Politika sistemo aŭ doktrino, favoranta la formadon de federacioj.

federaciisto. Ano de federaciismo."

kaj

"federal/a

1 = federa.

2 = federacia.

federalismo = federismo, federaciismo."

Sj1mor (diskuto) 07:06, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

La egalsigno en PIV (vortaro.net) montras ke la sekvanta formo (federa, federacia) estas preferinda: klarigo. - Moldur (diskuto) 08:56, 11 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĝuste. ThomasPusch (diskuto) 06:27, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

La multegaj ruĝaj ligiloj en tiu ĉi teksto estas ridinde nepripensitaj. Ekzemple la ĝis nun ruĝa ligilo pri Internacia Flughaveno Hartsfield-Jackson, dum ekzistas teksto pri flughaveno Hartsfield-Jackson. Kompreneble oni povas meti alidirektilojn de ĉiuj imageblaj literumoj kiel internacia flughaveno Hartsfield-Jackson kaj Flughaveno Internacia Hartsfield-Jackson kaj flughaveno internacia Hartsfield-Jackson al la ĝusta teksto flughaveno Hartsfield-Jackson, kaj por parolantoj de romanidaj lingvoj oni povas ankaŭ oferti variaĵojn kun vorteto "de" meze, do flughaveno de Hartsfield-Jackson kaj Internacia Flughaveno de Hartsfield-Jackson kaj internacia flughaveno de Hartsfield-Jackson kaj Flughaveno Internacia de Hartsfield-Jackson kaj flughaveno internacia de Hartsfield-Jackson - sed prefere oni simple uzu la ĝustan literumon en la teksto!

Pri unu tia vorto fari alidirektilojn por 9 neprecizaj titoloj al unu preciza ankoraŭ fareblas, sed tion fari pri ĉiuj vortoj kiuj iel rilatas al Usono kreus frenezan nombron de alidirektiloj, kaj post neniu plu scios kiu estas la ĝusta titolo, kaj homoj tiom fidos ke oni povas skribi ĉion ajn, ĉar alidirektiloj fiksos ĉion, ke garantiite ankaŭ iu venus al la ideo uzi iun variaĵon el flughaveno en Hartsfield-Jackson kaj Internacia Flughaveno en Hartsfield-Jackson kaj internacia flughaveno en Hartsfield-Jackson kaj Flughaveno Internacia en Hartsfield-Jackson kaj flughaveno internacia en Hartsfield-Jackson, kaj certe oni ankoraŭ facile povas elpensi pliajn variaĵojn, el kiuj ĉiuj gramatike ĝustas ... Tio nur por montri kiom debila estas la provo ĉion fiksi per alidirektiloj. ThomasPusch (diskuto) 06:45, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]



Kvantego aŭ limigo de referencoj, kaj ilia adapto aŭ neadapto al la lingvo de la teksto[redakti fonton]

En mia persona diskutpaĝo estis diskuteto de la lastaj du tagoj, en kiu konkrete temas pri kritiko de tiu ĉi teksto "Usono". Tial mi kopias la diskuton ĉi tien: ThomasPusch

Ĉaŭ Thomas, 👋
Mi lasas ĉi tiun mesaĝon por informi ke mi trovis ilon nome RefLinks (utila, laŭ mi) por (duon)aŭtomate enigi citŝablonojn. Por uzi ĝin simple aldonu la nomon de paĝo fine de la URL 69.142.160.183/~dispenser/cgi-bin/webreflinks.py?citeweb=checked&lang=eo&autoclick=wpDiff&page=. Ekzemple: Por funkciigi ĝin en la paĝo Sud-Afriko, skribu: 69.142.160.183/~dispenser/cgi-bin/webreflinks.py?citeweb=checked&lang=eo&autoclick=wpDiff&page=Sud-Afriko. Amike, — Super nabla (diskuto) 14:32, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]


@Super nabla: Mi pli-malpli havas ideon, kion faru la helpilo, kvankam la ekzemplo Sud-Afriko estis eble iom malbona ekzemplo, ĉar tie estis nur unu interlingva interna ligilo, skribita kvazaŭ temus pri ekstera ligilo, kaj se oni traktas ĝin per la helpilo, rezultiĝas iu nenecese komplika rezulto. Tial mi ĵus, male al la propono de la helpilo, ŝanĝis la mencion al vera interlingva interna ligilo. Sed pri aliaj artikolaj titoloj, kiuj mi arbitre provis, la respondo de la helpilo nur estis "No changes were necessary". Kvankam mi ankaŭ provis la paĝon Senlime, kie mi hieraŭ metis iujn du "tute nudajn" referencojn, ĉar iu kritikanto al la paĝo kiu fakte estis nenio pli ol artikola ĝermo kiu laŭdifine nur en escepta kazo de aparte dubinda informoj bezonus referencon, sed efektive ne havis referencojn, metis tutsimple la kritikan ŝablonon "Sen fontoj". Do ankoraŭ mankas al mi tute bona ekzemplo por mem vidi kiel la rezulto estos. Sed jam mi komprenas ke la helpilo ĉien enmetas la anglan ŝablonon "cite web", kiu jes pli-malpli bone aspektas en fina paĝo, sed redaktomode tre fremdlingvigas la tekston kaj fakte laŭ mi tre malpreferindas al la "bona" ŝablono {{Citaĵo el la reto}}. Tamen mi ankoraŭ trovis ekzemplon por mi, nome la tekston Usono, kiu havas amason da fremdlingvaj, parte groteske neformatigitaj kaj neniam reviziitaj referenoj. Tie la helpilo ekzemple ŝanĝas la "plej nudan referencon" (momente estas referenco numero 4) ↑ http://www.ggdc.net/maddison/Historical_Statistics/horizontal-file_09-2008.xls (tiel estis!) al jam pli bona "Groningen Growth and Development Centre | University of Groningen. Ggdc.net. Alirita 2023-03-29." Kvankam la vortoj "Groningen Growth and Development Centre | University of Groningen" daŭre ne estas en ĝusta lingvo, kompreneble, tion ne eblas atendi de tia helpilo, tamen per tio anglalingva informo oni komprenas pli ol se tie simple estas arbitra URL kaj nur klako je tiu ekstera ligilo montras pri kio povas temi. Sed pri sekva referenco 11 la helpilo ŝanĝas

http://www.newscientist.com/article/mg13618424.700-how-columbus-sickened-the-new-world-why-were-nativeamericans-so-vulnerable-to-the-diseases-european-settlers-brought-with-them.html

al fuŝa

↑ [liniorompo]

   author.fullName} (1992-10-10) How Columbus sickened the New World: Why were native Americans so vulnerable to the diseases European settlers brought with them?. New Scientist. Alirita 2023-03-29.

Do mi komprenas pri kiel la helpilo helpas kaj volas helpi, sed ĉiukaze necesas ankoraŭ poste ripari helpilajn fuŝojn (mi ne skoldas la helpilon, ni ĉiuj estas programitaj neperfekte) kaj entute poste necesas traduki la alilingvajn notojn al Esperanto, kontroli eblajn internajn ligilojn kaj entute persone revizii ĉiun referencon. Mi konscias ke la baza problemo ne estas la helpilo, kvankam mi dubas ĉu mi pli aprezas la helpon kion ĝi jes ofertas aŭ malaprezas ke ĝi ankoraŭ pli usonangligas ĉiukaze jam pro neesperantistoj aŭ pigruloj parte usonanglaj redaktomodaj tekstoj. Sed la baza problemo kompreneble estas ke iuj homoj simple aŭdacas simple enkopii el kutime la fremdlingva angla vikipedio iujn ĉi-tie tiuforme ne uzeblajn "fontojn" kaj simple atendas ke "la aliaj investos la tempon komprenigi, traduki kaj belformigi" la krudajn "fontojn" - kiuj kompense venas en grandegaj kvantoj. Ĉu la teksto pri Usono estas pli bona, ĉar ĝi havas 164 nur anglalingvajn referencojn, el ili multaj tute nudaj URL-kodoj, ok el ili estas tute rompitaj kaj en pluraj aliaj estas aŭtomate kreitaj ruĝaj ligiloj, ol se estus eble 12 aŭ 24 de personaj redaktantoj saĝe metitaj referencoj? Mi havas la antaŭjuĝon ke la usonanglaj vikipedianoj juĝas artikolojn nur laŭ la suma kvantego de referencoj (komparante anglajn tekstojn kun francaj, hispanaj, italaj aŭ germanaj), tutegale kiom kompreneblas tiuj referencoj, nur gravas ke estas pli ol cent. Tamen pri tio ne kulpas la duonaŭtomata helpilo, kiu nur estas eta "skripto": mi supozas ke tamen bonas uzi la helpon, poste forigi la malmultajn fuŝojn kiujn ĝi enkonstruis, kaj tiam ĉiukaze necesas rigore persone revizii la referencojn kaj elĵeti ĉion kio ne konvinkas... ThomasPusch (diskuto) 17:17, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Mi nun ankoraŭ ne aplikas la helpilon al la teksto Usono kaj ne jam faras pluajn aliajn redaktojn tie, ĉar vi povu vidi pri kio mi ĵus protestis... ThomasPusch (diskuto) 18:13, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉaŭ, Thomas. Jes, mi scias pri tiuj problemoj. La ilo estas, laŭdire, duonaŭtomata: oni ĉiam devas perfektigi la enhavon post ke ĝi klopodas enmeti datojn, titolojn, ktp. Sed, jes, mi pensas ke ĉiokaze ĝi estas pli bona ol nenio, kaj permesas ŝpari horojn (aŭ tagojn) se oni vere deziras kompletigi la referencojn. Mi devas koncedi, ke mi estas unu el ĉi tiuj uzantoj kiuj senprobleme ofte kopias kaj algluas multege da referencoj el la angla Vikipedio 🙂 (mi estas vera fiulo! 🦹). Ĉiukaze, mi povas diri por min defendi, ke mi ŝanĝis {{cite web}} al {{citaĵo el la reto}} kaj similaj, tradukante datojn, eldonintojn, urbojn, ktp en miloj da paĝoj de Vikipedio, dank'al roboto Uzanto:Ĉaŭ-ĉaŭ-bot (mi intencas serioze fini mian laboron kaj ŝanĝi ĉiujn anglalingvojn citŝablonojn kontraŭ esperantlingvaj); do mi sentas kvazaŭ senkulpa malgraŭ mia fi-agado. La vera problemo estas ke nia esperantaj citŝablonoj estas eeeeeege aĝaj kaj ne ĝisdatigitaj: ili havas malmultege da parametroj kompare al la anglalingvaj kaj, eĉ pli grave, oni multege misuzas parametrojn: nia enciklopedio plenas je malbonaĵoj kiel {{cite web|url=eo.wikipedia.org|title=Vikipedio|titolo=Arkivita versio|arkivurl=...|arkivdato=January 1, 2022}} kiu estas entute sensencaĵo. En la venontaj monatoj mi volus modernigi niajn citŝablonojn uzante Lua-n: ne devus esti malfacila tasko, ĉar la modeloj en la angla Vikipedio, kvankam kompleksegaj, estas sufiĉe facilaj por traduki. En la venontaj semajnoj mi ne faros tion ĉar mi devas kompletigi aliajn tri taskoj: (1) plilongigi Sikismo, (2) elstarigi Īga-n, kaj (3) krei ŝablonetojn kiujn mi promesis al Claudio Pistilli. Dankon pro la mesaĝo, kaj ĝis baldaŭ! — Super nabla (diskuto) 22:49, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
P.S.: La diskutata duon-aŭtomata ilo estas en-ŝablonita en {{aranĝendaj ligiloj}}; tamen sperta Vikipediisto sugestis al mi ne enmeti tiun avertan ŝablonon, ĉar ĝi povas «teruri» la aŭtoron de la paĝo, kaj mi decidis sekvi tiun konsilon. — Super nabla (diskuto) 22:52, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Nu, la baza problemo, pri tio konscias vi kaj mi, ne estas la enmeto de bone formatigitaj kaj zorge tradukitaj multegaj referencoj el la angla vikipedio, sed estas la blinda, senpripensa kaj hasta amasenĵeto de iu ajn materialo el la anglalingva vikio, sen ajna filtrado, pripenso aŭ eĉ ektraduko, kun la penso "Well, people who even managed to master such a weird language like Esperanto are such international guys they certainly are most fluent in English (the real international language). There's no need for me to translate anything from English to Esperanto. As all editors of the Esperanto Wikipedia will be more than keen to translate from English to Esperanto, without any doubt there will be a volonteer in an instant which will gladly do the work." En Esperanto tia sinteno nomiĝas imperiismo, kaj laŭ mia impreso tia superŝuto de anglalingvaj kaj en fremda vikipedio mislokaj referencoj ne tiom eblas / ne tiom akceptatas en la franca, hispana aŭ germana vikipedioj kiom ĉi tie.
Sed tamen dua tavolo de la temo estas, ĉu vere artikoloj bezonas pli ol 160 referencojn, kiel nun estas en la artikolo pri Usono. La angla teksto certe groteske pliigas tiun mismodon: ĝi havas entute 594 referencojn plus 16 notojn plus longegan liston por "further reading". Kaj ankaŭ aliaj vikipedioj pri tiu temo havas ekstreme multajn fontojn kompare al aliaj artikoloj, la itala pli ol 150, la malgranda litova pli ol 200, laŭdinda escepto estas la nederlanda, kiu kontentiĝas per nur 36. Kaj mi garantias al vi, ke la litova artikolo kun pli ol 200 referencoj ne estas sesoble pli saĝa ol la nederlanda kun nur "povraj" 36!!!
Same estas pri inflacia uzo de ruĝaj ligiloj. Estas homoj, kiuj pensas se iu temo estas inter la 57 860 940 paĝoj de la angla vikipedio, tiam ĝi nepre! en Esperanto bezonas ruĝan ligilon (kaj se ĝi ne estas en la 57 milionoj da anglaj tekstoj, tiam ni tamen aldone bezonas ĝin!). La problemo estas en la postulega vorto "nepre!". Mi dirus ke Esperanto nepre bezonas havi ĉiun artikolon el la "listo de 1000 plej gravaj temoj", ĉio alia estas libervola. Oni rajtas fari tiom da ruĝaj ligiloj, kiom oni sukcesas mem bluigi ene de la sekvaj du ĝis kvar semajnoj. Sed fari pli ol tio estas agreso kontraŭ aliaj redaktantoj. Mi gratulas al vi voli elstarigi la tekston Īga, kio signifos krei ĉiujn flankajn temojn, por ke laŭeble ne plu estos ruĝaj literoj en la teksto. Vi ŝajnas tiom energiplena, ke mi fidas al vi ke vi sukcesos! Sed ankaŭ se oni reduktas siajn postulojn kaj ŝanĝas duonon de la ruĝaj ligiloj al simpla teksto, tiam la tasko ankoraŭ estas sufiĉe grandega... Mi simpatie helpetos al vi pri la bluigo de ruĝaj tekstoj en artikolo Īga, per simbola kreo de la teksto bona-nokta rakonto. Sed kiu estas bluigo de unu ruĝa ligilo, se ankoraŭ 999 pliaj atendas? Kiel skribis Kani hieraŭ: "Tro da ruĝaj ligiloj. Ili neniam bluiĝos!" Ankaŭ tie, samkiel ĉe la referencoj, pli granda kvanto ne aŭtomate estas pli granda kvalito. En biciklo gravas bonaj pedaloj por bone povi rapidiĝi, sed multe pli gravas bonaj bremsoj, por ne fini en hospitalo malsuprenirante. Bremsi sin estas signo de saĝo. Tial mi riverencas antaŭ la nederlandanoj, kiuj sukcesas limigi sin al nur 36 referencoj en la teksto pri Usono, kaj opinias ke tiuj 36 estas la plej esencaj. Buona notte! ThomasPusch (diskuto) 00:14, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Vole nevole mi nun tamen aplikas la duonaŭtomatan helpilon al la teksto, kvankam fortimigas min la granda laboro kiu ankoraŭ devus sekvi ĝis ĉiuj pli ol 160 referencoj estos finreviziitaj kaj fintradukitaj - aŭ ĝis kiam oni permane buĉis kaj forviŝis duonon aŭ du trionon de la referencoj. Kaj tiun laboron neniel pretos fari mi sola. Sed tamen, nur eblas antaŭeniri paŝon post paŝo... ThomasPusch (diskuto) 07:45, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

La helpilo "Reflinks" ĵus gaje anoncis: "Filling in 14 references using Reflinks" ... antaŭ proponi tiun sanĝon ĝi kalkulante ankoraŭ notis certe pli ol 40 erarojn, kiuj eĉ ne eblis nombri, tiom rapide ili pasis el la videblo de la ekrano. Mi tamen nun savas la proponon, ĉar se jam 14 el pli ol 54 problemoj jam estas duonsolvitaj, almenaŭ estas paŝo al bona direkto. ThomasPusch (diskuto) 08:01, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉefministro de ŝablono:Landtabelo[redakti fonton]

Kiel informi al la Landtabelo ke ĉefministro ne estas? Ĉu oni simple filtru la montradoN se la nomo samas al la ŝtatestro? Sj1mor (diskuto) 18:14, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]