Tamás Székely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Székely
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1955 (1955-09-11) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Semmelweis
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Tamás Székely [tamAŝ sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Tamás estas hungara politikisto, ministro, kuracisto, kirurgo.

Tamás Székely [1] Arkivigite je 2012-07-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de septembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Székely akiris kuracistan diplomon en 1979 en Universitato Semmelweis, poste li plulernis kaj kirurgiĝis en 1983. Li eklaboris en hospitalo de Tatabánya en 1979, post kelkaj jaroj en Budapeŝto. En 1993 li estis malsanuleja direktoro. En 1996 li eklaboris en la tutlanda sanitara kaso, poste li gvidis diversajn sanitarajn organizaĵojn, ekzemple la tutlandan ambulancon. Inter 1999 kaj 2005 li ankaŭ gvidis propran firmaon. Ekde 2008 li estis ministro pri sano en Dua Kabineto Gyurcsány, same en Kabineto Bajnai, poste li malaperis el la politiko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]