Tamás Körösényi
Tamás Körösényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1953 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de junio 2010 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
Tamás Körösényi [tamAŝ koroŝEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Körösényi Tamás estis hungara skulptisto, medalisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Tamás Körösényi [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1953 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de junio 2010 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tamás Körösényi frekventis mezlernejon, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1976. Lia skulptista ĉefinstruisto estis Iván Szabó. Post siaj studoj li instruis en arta mezlernejo. Li ricevis stipendion inter 1980–1982 kaj en la sekva jaro li plulernis helpe de stipendio en Akademio de Belartoj de Vieno. Lia majstro estis Bruno Gironcoli. Inter 1987 kaj 1993 li instruis en la industriarta mezlernejo, ekde 1990 ankaŭ en la Belarta Altlernejo. En 1997 li atingis la instruan rangon docento, post 2 jaroj li estis katedrestro. Li akiris sciencan gradon DLA, poste habilitiĝo okazis en 2009. Li ricevis premiojn inter 1983-2008.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1975, 1979, 1988, 1994, 1998)
- Hódmezővásárhely (1978)
- Vieno (1983, 1986, 1992)
- Arthalo Budapeŝto (1985)
- Pécs (1993)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1976, 1980, 1995
- Budapeŝto (1977, 1985, 1989, 1994, 2000)
- Brest (1980)
- Madrido (1983)
- Toronto (1986)
- Vieno (1994)
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Mi pensadas
-
Reliefoj en Palaco Sándor
-
Reliefoj en Palaco Sándor
-
Burĝoj de Szombathely
Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]
- Popfesztivál