Tankredo (Sicilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tankredo de Sicilio, el Liber ad honorem Augusti, 1196

Tankredo (n. 1138, m. la 20-an de februaro 1194) estis reĝo de Sicilio de 1189 al 1194.

Li estis nelegitima filo de Roĝero la 3-a, duko de Apulio, la plej aĝa filo de Roĝero la 2-a (Sicilio), kaj Emma, filino de Achard la 2-a, Grafo de Lecce. De Achard Tankredo heredis la titolon "Grafo de Lecce" kaj pro tio estas foje konata kiel Tankredo de Lecce.

La 9-an de marto 1161, Tankredo kaj sia onklo Simono, Princo de Taranto, invadis la reĝan palaco de Palermo, kaptis reĝon Vilhelmon la 1-an kaj reĝinon Margaretan de Navaro kaj iliaj du filojn, kaj instigis la kristanojn al masakro de la islamanoj. Tamen la ribelo malsukcesis. Tankredo kaj siaj kunuloj ricevis pardonojn kondiĉe ke ili ekziliĝis.

Tuj post la morto de Vilhelmo la 2-a (Sicilio) en 1189, Tankredo kaptis Sicilion kaj malliberigis la vidvinon de Vilhelmo, Johanan. En frua 1190 li kroniĝis kiel Tankredo la 1-a de Sicilio. Li ĝuis la subtenon de la kanceliero kaj superaj ŝtatoficistoj, sed la nobeloj plejparte subtenis la pretendon de lia rivalo, Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio) kaj lia edzino Konstanca de Sicilio, filino de Roĝero la 2-a.

Tankredo estis forta kaj sukcesa soldato, kvankam pro lia malgrandeco Petro de Eboli, kortega poeto de Henriko la 6-a, moknomis lin "Tankredulus" (tio estas Tankredeto, sed ankaŭ fidemulo). Sed li tuj alfrontis problemojn. En 1190 alvenis al Sicilio Rikardo la 1-a (Anglio) kun granda krucmilita armeo. Rikardi postulis la liberigon de Johana de Anglio, kiu estis lia fratino, kune kun ŝiaj doto kaj heredaĵoj. Li postulis ankaŭ ke Tankredo plenumu la promeson de Vilhelmo la 2-a kontribui finance al la krucmilito. Tankredo rifuzis, kaj Rikardo kaptis monaĥejon kaj kastelon.

Baldaŭ alvenis de Francio dua krucmilita armeo, kondukata de Filipo la 2-a (Francio). La sicilia popolo malkontentis pro la ĉeesto de la du armeoj, kaj en oktobro ribelis Mesino, postulante la eliron de la krucmilitistoj. Rikardo tuj atakis kaj kaptis Mesinon. Liaj soldatoj prirabis la urbon, kiun Rikardo uzis por sia bazo dum la sekva vintro. Tie li restis ĝis marto 1191, kiam Tankredo fine subskribis traktaton per kiu:

  • Johana liberiĝis kaj ricevis siajn doton kaj heredaĵojn
  • Rikardo kaj Filipo agnoskis Tankredon kiel reĝo de Sicilio
  • Rikardo formale agnoskis unu el siaj nevoj, la kvar-jaran Arturon de Bretonio, kiel sia heredonto kaj Tankredo promesis ke unu el liaj filinoj edziĝos Arturon kiam li plenaĝos.

Poste Rikardo kaj Filipo iris al la Sankta Lando.

En Aprilo 1191 Henriko la 6-a kaj Konstanca kroniĝis en Romo kiel imperiestro kaj imperiestrino. Kun granda armeo ili invadis la sudon de Italio (kiu estis parto de la sicilia regno). Capua, Aversa, Salerno kaj pluraj aliaj urboj bonvenigis ilin. Napolo rezistis, kaj estis sieĝata. Sed la invadantoj suferis pro malario kaj aliaj malsanoj, kaj devis eliri de la regno. Konstanca tamen restis en Salerno. La urboj kiuj bonvenigis Henrikon tuj anoncis sian lojalecon al Tankredo, kaj la civitanoj de Salerno transdonis Konstancan. Per la interveno de la papo, Konstanca liberiĝis, kontraŭ papa agnosko ke Tankredo estis reĝo de Sicilio, kaj ŝi revenis en Germanion.

Henriko lasis garnizonojn en pluraj urboj ĉe la limoj de la sicilia regno. Iom post iom Tankredo klopodis akiri la subtenon de tiuj urboj. En 1192 kaj 1193 li mem estris sukcesan kampanjon kontraŭ la baronoj de Apulio. Sed li mortis ĉe Palermo la 20-an de februaro 1194, nur malmultajn tagojn post la morto de sia filo kaj kunreĝo Roĝero la 3-a (Sicilio). Lia vidvino Sibilo de Acerra iĝis regento por sia kvar-jara filo Vilhelmo la 3-a (Sicilio), sed baldaŭ Henriko la 6-a revenis kun grandega armeo plejparte financata per la elaĉeto de Rikardo la 1-a (Anglio). La plejparto de la regno rapide cedis al Henriko. Sibili planis defendi Palermon sed la civitanoj enlasis Henrikon la 20-an de novembro 1194. Laŭdire Henriko kastrigis kaj blindigis la junan Vilhelmon kaj mortbruligis multajn siciliajn nobelojn.