Tapso
Tapso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verbascum thapsus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Verbascum thapsus L., 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tapso (Verbascum thapsus) estas planto el la familio de la Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). La planto kreskas en dunaj kaj kretajterenoj kaj estas tie sufiĉe ĝenerala. La foliojn kaj la tigon kovras densa laneca triĥomo.
Karakterizaĵoj
La floroj estas flavaj kaj havas diametron de 1,5-3 cm. Estas kvin petaloj kiuj estas deformitaj ĉe la piedo. Estas kvin sepaloj kaj kvin stamenoj, el kiuj tri havas flavajn aŭ blankajn triĥometojn.
Ili formas densan spikon. La planto floras de julio ĝis la aŭtuno.
La supraj folioj malsupreniras ĝis la sekva folio. La plej malsupraj folioj havas flugilhavan pedunklon.
Ĝi havas kapsulon kiu enhavas etajn semojn.
Flordiagramo
Fotaro
-
rozeto en la unua jaro