Tapso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tapso
Verbascum thapsus
Verbascum thapsus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Skrofulariacoj Scrophulariaceae
Genro: Verbasko Verbascum
Verbascum thapsus
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tapso (Verbascum thapsus) estas planto el la familio de la Skrofulariacoj (Scrophulariaceae). La planto kreskas en dunaj kaj kretajterenoj kaj estas tie sufiĉe ĝenerala. La foliojn kaj la tigon kovras densa laneca triĥomo.

La foli-rozeto en la unua jaro
La tigo
La ilustraĵ; floro, folio kaj la infloresko
La fruktoj: kapsulo

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floroj estas flavaj kaj havas diametron de 1,5-3 cm. Estas kvin petaloj kiuj estas deformitaj ĉe la piedo. Estas kvin sepaloj kaj kvin stamenoj, el kiuj tri havas flavajn aŭ blankajn triĥometojn.

Ili formas densan spikon. La planto floras de julio ĝis la aŭtuno.

La supraj folioj malsupreniras ĝis la sekva folio. La plej malsupraj folioj havas flugilhavan pedunklon.

Ĝi havas kapsulon kiu enhavas etajn semojn.

Flordiagramo[redakti | redakti fonton]

Tapso en la kuracado[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ du miljaroj Dioskorido rekomendis tapson por la kuracado de la pulmaj malsanoj kaj ĝis nun uzata enm la kuracado de bronkoj kaj supraj pulmo-duktoj. Efika en la kompresoj en la kuracado de ekomozo kaj edemo kaj kiel balsamo por sanigi vundojn kaj kiel oleo el la floraj petaloj por mildigi neŭralgion, doloron de la artikoj kaj muskoloj. La tapsa dekokto (tizano) efikas: urinige (diureze), kontraŭdolore kaj trankvilige. Uzebla en disenterio, diareo, gastrito, iktero kaj hepatito. Oni uzas ĝin en: malvarmumo, en la inflamoj de buŝo kaj gorĝo.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Retejoj[redakti | redakti fonton]

angle Mikrofotoj de Common Mullein
germane Floroj en Ŝvabio