Taraŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taraŝ troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Ortodoksa preĝejo de Taraŝ

Taraŝ, serbe Тараш, slave Taraš, hungare Tiszatarrós [tisatarOŝ] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Taraŝ situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Tiso (kun trapasejo, kontraŭe Ĉurug troviĝas).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Taraŝ 1140 homoj, (1100 serboj (97 %), 15 ciganoj, 8 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]