Saltu al enhavo

Tashi Wangchuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tashi Wangchuk
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (39-jaraĝa)
en Gyêgu Subdistrict
Okupo
Okupo filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Qinghai Tibetan Culture Museum
Muzeo pri tibeta kulturo en Qinghai

Tashi Wangchuk [elp. Taŝi Ŭangĉuk], tibete: བཀྲ་ཤིས་དབང་ཕྱུག, (naskiĝis en 1985 en Gyêgu (ĉine: Yushu, tibete: སྐྱེ་དགུ་མདོ་, elp. guegu)[1], Ĉina Popola Respubliko) estas tibeta kinreĝisoro kaj lingva aktivulo por la tibeta identeco kaj tibeta lingvo kiu estas parto de la tibeta kulturo. Taŝi Ŭangĉuk provis konsciigi registarajn oficistojn pri la lingvaj rajtoj garantiitaj de la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Tashi studis kinarton helpe de stupendio de la programo Fulbright ĉe la la Ŝtata Universitato de Novjorko ĉe Buffalo. Li ankaŭ magistris en ekonomiko en Dehradun, Barato. Antaŭe, Tashi Wangchuk laboris ĉe la prestiĝa Tibetan Institute of Performing Arts (TIPA) kiel direktoro pri publikaj rilatoj kaj inter 2000 ĝis 2022 kiel profesoro. Estis plejparte dum tiu periodo ke li estis inspirita per la artoj kaj kino.

En 2007, Tashi Wangchuk kaj Tsultrim Dorjee estis premiitaj fare de Gyari Dolma, la tiama vicdirektoro de la tibeta parlamento en ekzilo por ilia rolo en kinoarto, kreante konscion pri tibetaj temoj tutmonde.

Lingvaj rajtoj kaj justeco

[redakti | redakti fonton]

En 2018 li estis juĝita kaj kondamnita en Ĉinio al kvinjara enkarcerigo pro tio, ke li reĝisoris naŭminutan filmeton (Tibeta vojo al justeco) en la tibeta pri lia kampanjo por instrui la tibetan lingvon en tibetaj lernejoj[2], produktita kaj disvastigita en 2015 tra la Interreto pere de The New York Times[3], en kiu li klarigas kiel li klopodis per ĉiuj juraj rimedoj atentigi la publikan opinion pri la malkresko de sia lingvo kaj kulturo kompare al la ĉina normlingvo, la oficiala lingvo de Ĉinio, kaj kiun Pekino altrudas pli kaj pli en tibetaj areoj kie, teorie, edukado en lernejoj supozeble estas dulingva. Ekzemple la 6-an de februaro 2023, spertuloj de UN avertis, ke ĉirkaŭ miliono da tibetaj infanoj estas tuŝitaj de ĉinaj registaraj politikoj celantaj asimili tibetanojn kulture, religie kaj lingve per la loĝlerneja sistemo. Ĉi tiuj loĝlernejoj disponigas edukan enhavon kaj medion centritan ĉirkaŭ la Han-kulturo, laŭ la sendependaj fakuloj[4].

Lia pledo por akceli la tibetan lingvon en lernejoj, registaraj postenoj kaj aliaj sektoroj, estis silentigita de la aŭtoritatoj.

"La filmeto elstarigas la fakton ke Tashi Wangchuk simple provis esprimi sian opinion pri edukpolitiko per tute legitimaj rimedoj. Male, ĉi tiu aliro ilustras la diskriminacion kaj limigitan parolliberecon, kiun tibetanoj alfrontas hodiaŭ en Ĉinio," diris Joshua Rosenzweig, Orientazia esplordirektoro ĉe Amnesty International

Tamen, en oficiala libro eldonita en 2014 en Ĉinio legeblas ke "dulingva edukado, kun la tibeta kiel ĉefa lingvo, estas tre evoluinta en Tibeto”[2],

"Tashi Wangchuk laŭ sia propra volo pledis por la konstitucie garantiita rajto al dulingva edukado por tibetanoj kaj etnaj malplimultoj", diris Lobsang Sangay, prezidanto de la Centra Tibeta Administracio (CTA), ankaŭ konata kiel la "Tibeta Registaro-en-Ekzilo".

Li estis diversfoje kondamnita kaj en aŭgusto 2018 ankaŭ lia apelacio al la ĉina alta kortumo estis malakceptita. Antaŭ sia aresto, li esprimis zorgon pri tio, ke multaj tibetaj infanoj ne kapablas flue uzi sian gepatran lingvon, kontribuante al laŭgrada formorto de la tibeta kulturo.

Tashi estis juĝita la 22-an de majo 2018 al kvinjara malliberejo pro "instigado al separismo"[5]. Post kiam (en januaro 2020) PEN America publikigis malfermitan leteron subskribitan de preskaŭ 1 000 verkistoj, lingvistoj, tradukistoj kaj pledantoj por lingvaj rajtoj por liberigi lin[6], ankaŭ Eŭropa Unio (en decembro 2020) alvokis la Ĉinan Popolan Respublikon por tuja liberigo de Tashi Wangchuk. Post 5 jaroj en malliberejo, Tashi Wangchuk tamen estis liberigita la 28-an de januaro 2021 kaj povis sekure hejmreveni laŭ lia advokato Liang Xiaojun[7],

En januaro 2022, li estis denove alvokita kaj pridemandita de la ĉina polico pro tio, ke li pridemandis la ĉinan registaron pri lingvaj limigoj en la publika domeno[8].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. སྐྱེ་དགུ་མདོ་, urbo apartenis al la tibeta provinco Kham,restinta fermita al vizitantoj ĝis la 1990-aj jaroj.
  2. 2,0 2,1 (fr) Balenieri, Raphaël. Un Tibétain jugé en Chine pour avoir tenu à sa langue dans un documentaire, Libération, la 5-an de januaro 2018, alirite la 15 octubre 2020].
  3. (en) Tashi Wangchuk: A Tibetan's Journey for Justice | Times Documentary (dokumenta filmo en la tibeta kun anglalingvaj subtekstoj), la 1-an de decembro 2015.
  4. (en) Tenzin Nyidon, China shuts Tibetan monastery school, forces students to enrol in state-run boarding schools, Phayul Newsdesk, la 24-an de julio 2024, alirite la 2-an de aŭgusto 2024.
  5. (fr) «Chine. Un militant tibétain condamné à une peine ridiculement injuste de 5 ans de prison après être apparu dans une vidéo du New York Times», Amnesty.org, la 22-an de majo 2018, alirite la 2-an de aŭgusto 2024.
  6. (en) 已关闭评论, Nearly 1,000 Writers and Linguists Sign Open Letter Demanding China Release Tibetan Language Advocate, PEN America, la 29-a, de januaro 2020, alirite la 5-an de aŭgusto 2024.
  7. (de) «China entlässt Tibet-Aktivisten nach fünf Jahren Haft», Orf.at, la 29-an de januaro 2021, alirite la 2-an de aŭgusto 2024.
  8. (en) Choekyi Lhamo, Former political prisoner interrogated for his language advocacy, arkivo, Phayul Newsdesk, la 19-an de januaro 2022, alirite la 2-an de aŭgustdo 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Lingvaj rajtoj

Lingva justeco

Internacia tago de la gepatra lingvo