Tegna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tegna
Blazono de Tegna
Blazono de Tegna
Blazono de Tegna
Preĝejo de Tegna
Preĝejo de Tegna
Preĝejo de Tegna
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Tiĉino
Komunumo(j) Terre di Pedemonte
Koordinatoj  46° 11′ 2″ N 8° 45′ 0″ O / 46.18389 °N, 8.75000 °O / 46.18389; 8.75000 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 45′ 0″ O / 46.18389 °N, 8.75000 °O / 46.18389; 8.75000 (mapo)
Areo 2,89 km²
Alteco 255 m super marnivelo
Poŝtkodo 6652
Mapo de Tegna
Mapo de Tegna
Mapo de Tegna
vdr

Tegna estas iama komunumo de la Komunumaro Melezza kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 749 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Kun efiko de la 14-a de aprilo 2013 ĝi kuniĝis kun la komunumoj Cavigliano kaj Verscio al la nova komunumo Terre di Pedemonte.

Geografio

Tegna situas ĉe la eniro al la valo Centovagli (cent valoj) nordokcidente la alfluejo de la rivero Mezlezza al la rivero Maggia. La sudan komunumlimon formas Melezza, la okcidentan Maggia. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Tegna kaj Ponte Brolla.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,89 km², de kiuj 59,5% estas kovritaj de arbaro, 4,2% servas por agrikulturo kaj 14,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Tegna limas en nordo al Maggia, en oriento al Avegno, en sudoriento al Locarno, en sudo al Losone, kaj en okcidento al Verscio.

Trafiko

Tra Tegna pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo. Laŭlonge de la orienta komunumlimo aliflanke de la rivero Maggia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 407 de Locarno al la Valo de la rivero Maggia.

Historio

La unua dokumenta mencio de Tegna datiĝas el la jaro 1238 Tenia. Sur roko supre de la vilaĝo estis trovitaj la restaĵoj de la kastelo Tegna, tombejoj el la bronzepoko, muro de fortikaĝo el la La-Tène-epoko kaj ruiono de kvadrata konstruaĵo el la romia epoko kun centra akvorezervujo. Dum mezepoko ĝis 1464 al la najbararo Pedemonte kaj poste ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Tegna formis apartan najbararon, kiu tamen posedis plue komunajn havaĵojn kun la grandkomunumo Pedemonte. Ek de 1803 Tegna estas politika komunumo de la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉno.[3] Komence de la 21-a jarcento ekzistis projekto kunigi la komunumon Tegna kun la komunumoj Verscio kaj Cavigliano al nova komunumo Terre di Pedemonto, sed en la konsulta baloto de la 22-a de septembro 2012 tiu projekto estis klare malakceptita de la loĝantoj de la tri komunumoj, kial la projekto tiam estis entombigita. Dek jarojn poste nova kuniga projekto estis akceptita. En printempo 2013 okazos antaŭvideble unua elekto de la unua komunuma konsilio de la kreota komunumo Terre di Pedemonto.[4]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Rodolfo Huber: Tegna en Historia Leksikono de Svislando (2012-08-15)
  4. Konsultu ĉi-rilate [Terre di Pedemonte la artikolon Terre di Pedemonto en la itallingva vikipedio].

Eksteraj ligiloj

Bildoj