Teknologia universitato Delft
La Teknologia Universitato Delft (nederlande Technische Universiteit Delft, mallonge TU Delft)[2] estas nederlanda teknika universitato en Delft. Ĝi estas la plej granda kaj plej malnova teknika universitato de Nederlando. TU Delft estas membro de la IDEA League kaj rangas supre en la listo de Times Higher Education pri teknikaj universitatoj.
La universitato fondiĝis kiel Koninklijke Academie (esperante Reĝa Akademio) la 8-an de januaro 1842 kun Antoine Lipkens kiel fondinto kaj direktoro. Je la 20-a de majo 1846 ĝi iĝis politeknika lernejo, kaj je la 22-a de majo 1905 Teknika / Teknologia Instituto. Finfine, la Instituto akiris la titolon de Teknologia Universitato la 1-an de septembro 1986[1].
Origine la universitato troviĝis en konstruaĵoj en la centro de Delft, sed ekde la dua duono de la 20-a jarcento la universitato situas kune en unu kampuso. En 1997, la lasta parto de la universitato kiu ankoraŭ sidis en la urbocentro (la biblioteko) moviĝis en novan konstruaĵon en la eksterurba kampuso.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En 2005 TU Delft havis ok fakultatojn :
- Fakultato de Konstruarto (nederlande Bouwkunde)
- Fakultato de Civila Inĝenierarto kaj Tersciencoj (nederlande Civiele Techniek en Geowetenschappen)
- Fakultato de Elektra Inĝenierarto, Matematiko kaj Informadiko (nederlande Elektrotechniek, Wiskunde en Informatica)
- Fakultato de Industria Fasonado (nederlande Industrieel Ontwerp)
- Fakultato de Aerospaca Scienco (nederlande Luchtvaart- en Ruimtevaarttechniek)
- Fakultato de Teknologio, Politiko kaj Administradoscienco (nederlande Techniek, Bestuur en Management)
- Fakultato de Teknikaj Natursciencoj (nederlande Technische Natuurwetenschappen)
- Fakultato de Mekanika, Mara kaj Materiala Inĝenierarto (nederlande Mechanical, Maritime and Materials Engineering)
La universitato oferas dek ses bakalaŭrajn studojn kaj tridek magistrajn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Listo de referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Cifera Raporto pri la universitato por la jaro 2016-2017, el la retejo de TU Delft (http://www.tudelft.nl/fileadmin/Files/tudelft/over/Feiten_en_cijfers/Facts___figures_2016-2017.pdf)
- ↑ En Esperanto la alternativa nomigo Teknika Universitato Delft malkutimas, kvankam ĝi estus pli proksima al la nederlanda nomo, sed estus pli malproksima al speranta nomigoj pri alilandaj samspecaj universitatoj.
-
La Nuna 3 elpensinta de la universitata teamo kaj gajninto en 2005 de la Monda Suna Defio.
-
La neĝkovrita herbotegmento de la biblioteko.
-
Universitata aŭditorio.
|