Rozkapa fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teminka fruktokolombo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozkapa fruktokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. porphyreus
Ptilinopus porphyreus
(Temminck, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozkapa fruktokolombo, (Ptilinopus porphyreus) konata ankaŭ kiel Purpurkapa fruktokolomboTeminka fruktokolombo, estas eta kolorplena kolombo de la genro Ptilinopus kaj familio de kolombedoj.

La rozkapa fruktokolombo estas loĝanta reproduktanta endemisma birdo de Indonezio kie ĝi loĝas en la montarbaroj de Sumatro, Javo kaj Balio ĉe altitudoj de 1000–2200 m. Ĝi konstruas feblan neston en arbo, kie la ino demetas unu aŭ foje du blankajn ovojn kiuj estas kovataj dum 20 tagoj antaŭ eloviĝo, kun pliaj 15-16 tagoj por elnestiĝo. Temas pri timida kaj malfacile videbla specio, ĝenerale vidata sola aŭ en paroj, sed aroj de pli da 17 birdoj povas formiĝi ĉe fruktodonaj arboj.

Ĉe Louisville Zoo

La masklo havas purpurrozajn kapon, kolon kaj gorĝon, tre limigita de blanka strio, kiu separas tiun koloregan parton de la verdeca dorso. La supraj partoj estas verdaj kaj la subaj partoj grizaj, kun flava subvosto. La irizo estas oranĝa, la beko estas verdeca kaj la piedoj rozkoloraj. La ino estas pli senkolora ol la masklo, kun ne tiom rimarkinda bustostrio, kaj la junulo estas eĉ pli senkolora versio de ino. La voĉo estas milda huu.

Tiu ĉi kolombo manĝas ĉefe figojn, etajn frukton kaj berojn en la supra branĉaro de la arbaro, kie ĝi bone kamuflas inter la verda foliaro.

La rozkapa fruktokolombo estas limigita al teritorio de malpli ol 12,000 km² de arbaro en tri lokoj de Sumatro, dekses de Javo kaj unu de Balio, ĉiam en arbaraj montoj almenaŭ 2000 m altaj. Plej parto de la lokoj estas malpli etaj de 200 km² kaj malpliiĝintaj. La specio estas malfacile videbla kaj oni supozas, ke ankoraŭ ne estas minacata.

La rozkapa fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Resursoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]