Tenaserima pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tenaserima pino
Tenaserima pino, Aungban, orienta Birmo, 20°39'40"N 96°35'16"E, 1400 m
Tenaserima pino, Aungban, orienta Birmo, 20°39'40"N 96°35'16"E, 1400 m
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus latteri
Mason[1]
Konserva statuso
Status iucn2.3 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La tenaserima pino (Pinus latteri), estas pinospecio indiĝena en Kontinenta Sudorientazio. Ĝi vegetas en la montaroj de sudorienta Birmo, norda Tajujo, Laoso, Kamboĝo, Vjetnamujo, kaj en la ĉina insulo de Hajnano. Ĝi ĝenerale troviĝas ĉe moderaj altitudoj, plejofte ekde 400–1000 m, sed okaze tiom malalte kiom 100 m kaj ĝis 1200 m.

La arbo estas nomata laŭ Tenaserim-Montaro inter Birmo kaj Tajujo. La latina-scienca nomo referencas al kapitano Latter, regiona ĉefa forstisto, kiu estus vidinta la arbospecion en ĝia natura medio kiel unua anglo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tenaserima pino estas mezgranda al granda arbo, atingante alton de 25-45 m kaj kun trunkdiametro de ĝis 1,5 m. La ŝelo estas oranĝruĝa, dika kaj profunde fendetata ĉe la bazo de la trunko, kaj maldika kaj skvama en la supra krono. La folioj ('pingloj') estas duopaj, modere sveltaj, 15-20 cm longaj kaj iom pli ol 1 mm dikaj, verdaj ĝis flavece verdaj. La strobiloj estas mallarĝe konusformaj, 6-14 cm longaj kaj 4 cm larĝaj ĉe la bazo kiam fermite, verdaj komence, maturiĝante brile ruĝbrunaj. Ili malfermiĝas ĝis larĝo de 6-8 cm, ofte iom da tempo post matureco aŭ sekvante hejtadon per arbaraj brulegoj, por liberigi la semojn. La semoj estas 7-8 mm longaj, kun flugilo de 20-25 mm, kaj estas vente dissemataj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La tenaserima pino estas ege parenca al la Merkus-pino (Pinus merkusii), kiu troviĝas pli fore suden en Sudorientazio en Sumatro kaj en Filipinoj; iuj botanikistoj konsideras la du kiel unuspeciajn (sub la nomo P. merkusii, kiu estis unue priskribita).

Sed la Merkus-pino havas pli mallongajn (15-20 cm) kaj pli maldikajn (malpli ol 1 mm dikajn) pinglojn, pli malgrandajn strobilojn kun pli maldikaj skvamoj, la strobiloj malfermiĝas ĉe matureco, kaj la semoj estas nur duone tiom pezaj. Ĝi ankaŭ estas parenca al la grupo de mediteraneaj pinoj inkluzive de la halepa pino kaj la malgrandazia pino, kaj samhavas multajn ecojn kun ili.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Journal of the Asiatic Society of Bengal 18(1): 74. 1849

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]