Tentoj de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tentoj de Jesuo, mozaiko de la 12-a jarcento en Baziliko de Sankta Marko, Venecio.
Miniaturo ilustranta la duan tenton de Jesuo.

La Tentoj de Jesuo en Kristanismo referencas al la tentoj suferitaj de Jesuo Kristo flanke de la diablo kiel estas rakontite en la Sinoptikaj evangelioj: Evangelio laŭ Mateo (4,1-11), Evangelio laŭ Marko (1,12-13) kaj Evangelio laŭ Luko (4,1-13).

La rakontoj de la evangelioj

Laŭ evangelioj, post la bapto, Jesuo fastas dum 40 noktoj kaj tagoj en la dezerto. En tiu periodo la diablo lin tentas tri fojojn. La unua tento koncernas la nutron. Mateo: «Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj” (4,3).

La dua tento koncernas la pretendon ke Dio provizu ĉiukaze: «Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, 6 kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite:

'Al Siaj Anĝeloj Li ordonos pri vi,

Kaj sur la manoj ili vin portos,

Por ke vi ne falpuŝu sur ŝtono per viaj piedoj’ (4,5-6)”.

La tria tento estas postulo de la diablo ke Jesuo lin adoru. «Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, 9 kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi (4,8-9)”.

Ĉiu tento estas rifuzata de Jesuo per citoj ĉerpita el la biblia libro «Readmono».

La unua respondo de Jesuo estas: «Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio (4,4)”.

La dua estas venkita tiele: «Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion (4,7)”.

Kaj fine la tria respondo asertas: «Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu (4,10)”.

La evangelio finas la rakontojn dirante ke, post la ĉeso de ĉiu tento provokita de la diablo, la anĝeloj intervenis por servi al Jesuo.

Malsame kiel la rakontoj de Mateo kaj Luko, kiuj ege similas inter si, tiu de Marko estas ege mallonga kaj ne raportas pri la dialogo inter Jesuo kaj la diablo. «Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13 Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li (1,12-13)”.

En la evangelio de Johano

Mirigas la manko de la tentoj de Jesuo en la Evangelio laŭ Johano kaj tiu manko estas taksata unu el liaj plej gravaj preterlasoj. Tamen, kelkaj ekzegezistoj trovas paraleloj kun la tri tentoj en la instigoj lanĉitaj al Jesuo registriktaj de Johano.[1]

Ekzemple:

  • La tento transformi la ŝtonojn al pano trovas paralelon en → Johano 6, 31-31: «... Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis”. La homoj, do, vidis en tiuj panoj la manaon de la dezerto.
  • La tento salte malsupreniri el la alto de la Templo trovas paralelon en → Joh 2,18: «La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion?”.
  • La tento regi la regnojn de la mondo trovas paralelon en → Joh 6,16 : «Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin reĝo, denove fortiris sin sola al la monto”.

Antaŭaj paraleloj en judismo

La unuaj legantoj de Mateo certe jam aŭdis pri la kontraŭanta ĉeesto de alia diablo – Satano – akuzanta alian Jesuon. (Zeĥarja 3,1): «Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li”.

La ideo ke, la Mesio devis aperi sur tegmento de la templo troviĝas ankaŭ en rabenaj tekstoj.[2]

Simbolismo

La rakonto pri la tentoj de Jesuo estas evidente kaj ege impregnita per simbolismo.

La numero 40 tagoj de fasto reeĥas la kvardek jarojn dum kiuj la judoj marŝis en la dezerto post la transiro de la Ruĝa Maro kaj antaŭ la eniro en la promesita lando, laŭ la rakonto de Eliro. Krome la dezerto estas la loko kiu, pro manko de vivo, alproksimigas al la sperto de la morto kaj, do, al la transcenda Dio.

Kvardek estas la tagoj kiujn Moseo pasigis sur la monto antaŭ la ricevado de la tavoloj de la leĝo.

La referencoj, ĉe la komenco kaj ĉe la fino de rakontero pri la tentoj, al la animaloj kaj sovaĝbestoj paraleligas Jesuon al Adamo.[3] Jesuo, en la momento de la enkarniĝo, eniras teran paradizon kiu, detruita de la peko kaj pekaj konsekvencoj, fariĝis senviva dezerto.

Laŭ la Ekleziaj Patroj La simbolaj tentoj de Jesuo estas la realaj tentoj de homo. Tiu ĉi, fakte, tentiĝas duarangigi Dion por lin anstataŭi per:

  • karnaj plezuroj (unua tento, venkebla per la ĉasteco)
  • mondaj sukceso kaj povoj (dua tento, venkebla per la justa mastrumado de la riĉecoj)
  • sendependo el la dia volo por ne perdi aŭtonomion (tria tento venkebla per la obeo kaj amo al Dio) [4]

Tiu trieca skemo estas ĉe la bazo de la rezignoj kaj promesoj en la kristana bapto[5][6] renovigita dum la paska vigilo.

Notoj

  1. Whittaker H.A., Studies in the Gospels, Biblia, 1996 p 319
  2. "Our Rabbis related that in the hour when the Messiah shall be revealed he shall come and stand on the roof of the temple." Pesikta Rabbati 62 c-d Rivka Ulmer, A Synoptic Edition of Pesiqta Rabbati Based upon All Extant Manuscripts and the Editio Princeps. South Florida Studies in the History of Judaism 155, 1995
  3. commentario
  4. John Navone, Teologia del fallimento, Roma, Pontificia Università Gregoriana, 1988, pp. 100-108. ISBN 88-7652-587-4; ISBN 978-88-7652-587-2. Disponibile online.
  5. J. Navone, op. cit., pp. 108-111. Disponibile online.
  6. Katekismo de la Katolika Eklezio 1237.

Vidu ankaŭ

Bibiografio

  • Xavier Tilliette, Les philosophes lisent la Bible, Cerf, 2001, prix du Cardinal Grente de l'Académie française

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda