Teresa Feoderovna Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Teresa Feoderovna Ries
Statuo de Hans Wilczek en Vieno
Statuo de Hans Wilczek en Vieno
Naskiĝo 1874
en Moskvo
Morto 1950
en Lugano
Artista celigo Skulptarto, pentrarto
Information icon.svg
vdr

Teresa Feoderovna Ries (ankaŭ konata kiel Theresa Feoderovna Ries) (ruse Тереза Фёдоровна Рис) (1874–1950)[1] estis rus-devena aŭstra skulptistino kaj pentristino.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Teresa Ries naskiĝis en Rusio en juda familio. Ŝi frekventis la Moskvan Lernejon de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Ŝi estis forpelita pro tio ke ŝi montris malrespekton al profesoro en unu el siaj klasoj.[2][3] Kiam ŝi estis 21-jara, ŝi translokiĝis al Vieno, kie ŝia unua ekspozicio en "Künstlerhaus Wien" inkludis Sorĉistino, skulptaĵon de nuda virino detranĉanta ŝiajn piedfingrajn ungojn.[4] Tiu peco kaptis la atenton de Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a,[3] kaj ŝi baldaŭ fariĝis tre fama tra Vieno.[4] La ekspozicion ankaŭ ĉeestis Gustav Klimt, aktiva membro de la Viena secesio, kiu petis al ŝi ekspozicii kun ili.[3] Ŝi elserĉis Edmund Hellmer kiel mentoron; li unue rifuzis, dirante ke "estas sencele instrui virinojn ĉar ili ĉiuokaze edziniĝas".[1] Hellmer fine malseveriĝis kaj helpis al ŝi elmontri sian laboron kaj akiri mendojn.[1]

En 1900 Ries ekspoziciis en la Universala Ekspozicio de Parizo kaj en 1911 en la Internacia ekspozicio de Torino je la invito de Rusio kaj Aŭstrio.[3] Princo Alois de Liĥtenŝtejno proponis al ŝi la uzon de ĉambraro apud sia propra galerio kiel studion.[3]

Prilaborante ŝtonon, marmoron, gipson kaj bronzon,[5] Ries produktis privatajn kaj publikajn verkojn dum sia kariero. Kelkaj el ŝiaj konataj skulptaĵoj de nudoj estas Somnambulo (antaŭ 1894),[6] Lucifero (ĉ. 1897),[7] kaj Morto (1898).[8] Ŝi produktis skulptaĵojn kaj bustojn en publikaj spacoj; ŝia Busto de Jaromir Mundy (1897) estas instalita ekster la konstruaĵo de la Viena Asocio de Fajrobrigadistoj.[9] Ŝi eble estas plej bone konata pro fotado kaj kreado de busto de Mark Twain en la tempo kiam li loĝis en Vieno.[10][11][12]

Laŭ artkritikisto Karl Kraus, "ŝiaj ekspozicioj ricevis tro da publikeco".[3] Ries publikigis sian memoraĵon, Die Sprache des Steines (La lingvo de la ŝtono) en 1928.[13] En 1938 ŝi estis forpelita el siaj galerio kaj studio pro la nazia politiko de Arjanismo. Ŝi daŭrigis la laboron en Vieno ĝis 1942[3] kaj poste elmigris al Lugano, Svislando.[5][12]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ries edziniĝis, perdis infanon, kaj divorcis kiam ŝi ankoraŭ estis adoleskantino en Moskvo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ben-Eli, Birgit. Austria: Jewish Women Artists. Jewish Women: A Comprehensive Historical Encyclopedia. Jewish Women's Archive (1 marto 2009). Alirita 26 junio 2016.
  2. 2,0 2,1 Johnson 2012, p. 205.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 The Forgotten Women Artists of Vienna 1900 (24 junio 2012).
  4. 4,0 4,1 Johnson 2012, p. 209.
  5. 5,0 5,1 Johnson 2012, p. 203.
  6. Johnson 2012, p. 207.
  7. Johnson 2012, pp. 1–2.
  8. Johnson 2012, pp. 203–204.
  9. Johnson 2012, p. 208.
  10. Johnson 2012, pp. 218–219.
  11. (novembro 1898) “Literary Pickups”, Book Notes: A Monthly Literary Magazine and Review of New Books 1, p. 288. 
  12. 12,0 12,1 Ivry, Benjamin. Turn-of-Century Vienna Artists Deserve Second Look. The Forward (12 januaro 2013). Alirita 26 junio 2016.
  13. Johnson 2012, p. 2.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teresa Feoderovna Ries en la angla Vikipedio.