Terrinca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Terrinca (Terrinka) estas vilaĝeto de la Komunumo Stazzema (Stacema), Provinco Lucca (Lukka), Regiono Toskanio, Lando Italio.

Lokata ĉe la piedo de la monto Pania (Panja) kaj de la monto Corchia (Korkja), montoj de la Alpi Apuane-a montaro.



Ferieja vilaĝo, mergata en la arbarverdaĵo, distancas malmultajn kilometrojn de la maro Tirreno.


Antikva historio[redakti | redakti fonton]

La unua arkeologia estabiliĝo estas nekropolo de la Ligure-Apuana popolo de la tria jarcento antaŭ Kristo, kie estas troviĝitaj pintoj de sagoj, ujoj kaj aliaj aĵoj, signoj de antikva civilizeco.

Dum la jaro 181 a. K. la loka popolo, post akra batalado kun la Antikvaj Romianoj, estis deportitaj amase al la Sannio-an regionon, en la suda Italio. Nur kelkaj homoj saviĝis, kaj daŭrigis la lokajn tradiciojn.

Ni ne plu sciiĝas ĝis ĉirkaŭ la jaro 766 post Kristo, kiam iu Tassilone, nobela longobardo, filio de Autchisio, mortante, testamentis. En la propraĵlisto, verkita latinlingue, troviĝas ankaŭ la nomo Terrinca, kiel vilaĝo ĉe kiu lokiĝis ankaŭ kelkaj Tassilone-aj propraĵoj ("res in loco Terrinca"). La redaktinto de la testamento nomiĝis Teudeperto.


Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu estis vilaĝo, antaŭ ne longa tempo, kiu vivteniĝis per agrikulturo kaj per ekstraktado de la marmoro. Fakte tiuj, kiuj ne okupiĝis pri la agrikulturo, okupiĝis pri la marmorekstraktado aŭ marmorprilaborado.

La marmoro estis, kaj eĉ nun estas, ekstraktita de la minejoj, kies la plej fama estas la "Cava delle Cervaiole" (Kava delle Ĉervajole), dirita ankaŭ Minejo de Mikelanĝelo, itale "Cava di Michelangelo" (Kava de Mikelanĝelo), ĉar ŝajnas ke vere el ĉi tiu minejo la famega skulptisto Mikelanĝelo prenis la blankegan marmoron, diritan itale "statuario" (statumarmoron, kaŭze de sia eksterordinara blankeco kaj delikateco, kiu taŭgas esti laborita de la skulptistoj), por iuj siaj famegaj ĉefaj verkoj. |}


Agrikulturo.

La Agrikulturo estis tia tipa de la montaj vilaĝoj.

Grava estis la kaŝtanarba kultivado, kun la sekva kaŝtanricoltado, aŭtune, kaj sia transformado en farunon, kiu estis bezonata por kuiri iujn simplajn vintrajn manĝaĵojn, kiel la jenajn:




Alia tipa kultivado estis la terpomkultivado. Ankaŭ la terpomojn oni rikoltas aŭtune kaj oni konservas dum la tuta vintro.

Aliaj lokaj kultivadoj:



Esenca estis la brutbredado.

El la ŝafoj kaj el la bovoj oni akiris: