Terry Handley
Jump to navigation
Jump to search
Terry HANDLEY (naskiĝis en 1952, mortis la 6-an de julio 2015) estis usona amatora astronomo, profesie magazenisto.
Trafita de sindromo de Asperger, li estis agnoskita en la fino de la 1980-aj jaroj kiel la ununura amatora astronomo en Nordameriko, kiu mezuris poziciojn de kometoj kaj asteroidoj.
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 7 asteroidojn inter 1996 kaj 1998.[1]
La asteroido 16695 Terryhandley estis nomita en lia honoro.[2]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 16695 Terryhandley (1995 AM) (angle)