Theo Marcuse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theo Marcuse
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1920 (1920-08-02)
en Seatlo
Morto 29-an de novembro 1967 (1967-11-29) (47-jaraĝa)
en Holivudo
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Stanford vd
Profesio
Okupo oficiroaktoro vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodore Carroll MARCUSE (aŭgusto 1920 - novembro 1967) estis usona aktoro, kiu aperis ofte en televido en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj ofte rolante fiulojn. Li ankaŭ uzis artnomojn Theo Marcus, Ted Marcuse kaj Theo Marcuse.

Marcuse militservis ĉe la Usona Mararmeo dum la Dua Mondmilito kaj estis premiita per Arĝenta Stelo, Bronza Stela Medalo, kaj Prezidenta Citaĵo pro siaj heroaĵoj dum servado kiel leŭtenanto en la fama submarŝipo USS Tirante (SS-420).

Poste milito li diplomiĝis ĉe Stanford University kiel bakalaŭro kaj magistro pri klasika literaturo. Li komencis sian aktoran karieron ĉe Broadway per Medeo en 1949. Ĉe televido Marcuse debutis per televidserio The Clock (1950) kaj en kino per The Desperate Women (1954).

Li daŭris sian karieron per televidaĵoj kiel Have Gun - Will Travel kaj Wagon Train krom kinfilmoj kiel The 27th Day kaj Jeanne Eagels.

Dum 1960-aj jaroj li laboris en televidserioj Tightrope, Bonanza, Perry Mason, The Twilight Zone, The Untouchables, Burke's Law, Get Smart, Laredo, I Spy, Batman, Daktari, The Monkees, The Time Tunnel, The Invaders, Star Trek, The Beverly Hillbillies, Hogan's Heroes, The Wild Wild West kaj Daniel Boone inter aliaj krom kinfilmoj kiel Operation Eichmann, The Two Little Bears, Hitler, For Love or Money, A Tiger Walks, Voyage to the Bottom of the Sea, Mara of the Wilderness, The Cincinnati Kid, Harum Scarum, The Last of the Secret Agents?, The Glass Bottom Boat kaj The Wicked Dreams of Paula Schultz.