Theodor Baillet von Latour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Baillet von Latour
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1780 (1780-06-15)
en Linz
Morto 6-an de oktobro 1848 (1848-10-06) (68-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo pendumo
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Maximilian Anton Karl, Count Baillet de Latour
Infano Graf Karl Theodor Baillet de Latour
Okupo
Okupo militistopolitikisto
vdr

Theodor Graf Baillet de LATOUR (15-an de junio 1780 en Linz - 6-an de oktobro 1848 en Vieno) estis aŭstra oficiro kaj politikisto.

Latour devenis el malnova nobla familio kaj estis filo de Maximilian Graf Baillet von Latour (1737-1806), marŝal-leŭtenanto kaj pezidanto de la kortega milita konsilio. Li elstaris dum la liberiga milito, en 1815 iĝis generalmajoro. Li estis kavaliro de la ordeno Maria Terezia. Ekde aprilo de 1848, li estis milita ministro en la konstitucia registaro de Aŭstrio.

Latour volis apogi la taĉmentajn militirojn de la kroata nobelo kaj aŭstra generalo Joseph Jellačić kaj sendi al li Vienan batalionon, kiu devis batali kontraŭ la Hungara revolucio de 1848. Ribelaj grupoj de la viena loĝantaro volis tion obstakli kaj sturmis la militan ministerion, kie Latour estis linĉita kaj poste pendigita je strata lanterno.

La atako de la 6-a de oktobro kondukis al foriro de la imperiestra kortego el Vieno kaj signis komencon de la Viena oktobra revolucio de 1848.

Unu jaron post lia linĉado okazis la ekzekuto de la 13 martiroj de Arad kaj la hungara ĉefministro Lajos Batthyány, intence datumita je la 6-a de oktobro.