Theodor Plievier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Plievier
Persona informo
Naskonomo Theodor Otto Richard Plivier
Naskiĝo 12-an de februaro 1892 (1892-02-12)
en Berlino
Morto 12-an de marto 1955 (1955-03-12) (63-jaraĝa)
en Avegno
Lingvoj germanahispana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukistoverkisto
Verkoj Der Kaiser ging, die Generäle blieben
Stalingrado
La kulioj de la imperiestro
Ŝarkoj
Moskvo
Berlino
vdr

Theodor Otto Richard PLIEVIER (kiel verkisto Plivier; naskiĝinta la 17-an de februaro 1892 en Berlino, mortinta la 12-an de marto 1955 en Avegno-Gordevio) estis germana verkisto. Famiĝis li en 1930 danke al la romano Des Kaisers Kulis pri la marameo imperiestra dum la Unua mondmilito kaj post 1945 per romana trilogio pri la Dua mondmilito kun la titoloj Stalingrad, Moskau kajBerlin. Li ne malŝparis al la legantaro la rakonton pri mizera vivo kaj mortado de soldatoj en militoj.

En 1920 li edziĝis al Maria Stoz (2 filoj, 1 filino), en 1931 al iu Hildegard, en 1950 al Margarete Grote (1 filino).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de fajlil-faristo li pasigis la junulajn jarojn en la laborista kvartalo Wedding. Frue li ekinteresiĝis pri literaturo kaj filozofio. En 1909 li publikigis sian unuan tekston en anarkiisma periodaĵo, interrompis trejniĝon stukistan kaj iĝis maristo. Dum la Unua mondmilito li estis ŝipkadeto; la mararmeon li forlasis post la ribelo de mararmesoldatoj en Wilhelmshaven. Postmilite li engaĝiĝis publiciste. Influite de Friedrich Nietzsche kaj Miĥail Bakunin li favoris unuopan anarkiismon sen grandaj politikaj celoj. Li havis eldonejon por flugfolioj kaj estis sendependa migranta oratoro.

De la mezo de la 1920-aj jaroj li bremsis la publikan agitadon por povi koncentriĝi je verkado. La unua romano, kiun enscenigis Erwin Piscator - kun Plievier mem kiel aktoro - ege furoris, Des Kaisers Kulis en 1930. Lakonisme kaj uzante aŭtentikan materialon li memoris la ĉikanadon de marsoldatoj, iliaj ribelo kaj la vivo enmilita/postmilita. Ankaŭ la romano Der Kaiser ging, die Generäle blieben (1932) en mikso de fikcio kaj dokumentado surpaperigis la falon de la Germana Imperiestra Regno.

Post la potencakiro de la nazioj (1933) li devis fuĝi, al Sovetio tra Ĉeĥoslovakio, Franclando kaj Svedujo. Konfliktojn kun la komunista cenzuro li evitis verkante nur aventurajn raktontojn. Kiam la sovetia literaturpolitiko je la fino de la milito ŝanĝiĝis, estiĝis - surbaze de eldiroj kaj notoj de anoj de Wehrmacht - la dokumentada romano Stalingrad (1945). La libro, pri kiu pli malfrue estiĝis ankaŭ teatraĵo kaj televidfilmo, memorigas al oni la malvenkon de germanaj trupoj sub la komando de Friedrich Paulus. Ĝi iĝis la plej sukcesa verko de Plievier. Estante de 1943 membro de Nacia Komitato por Libera Germanio, Plievier en 1945 transloĝiĝis al Eosta Germanjo. Pro ke lin pli kaj pli ĝenis tie la aŭtoritataj strukturoj li iris (post du jaroj da eldoneja estrado, landparlamentaneco kaj landa gvidado de Kulturligo) en Okcidentan Germanujon, post 1953 en Svislandon. Ĉi tie finiĝis la romanoj Moskau (1952) kaj Berlin (1954), kiu - kun la unua volumo Stalingrad, ricevis la trilogian titolon Der große Krieg im Osten.

Sen submeti sin al iu partio aŭ ideologio, Plievier dum la tuta vivo defendis la dignecon individuan. Danke al realismaj raportoj primilitaj li sukcesis veki senton pri maljustaj subpremo kaj profitigo de homfortoj kiel ankaŭ kontraŭ la ŝajna neceso de sinoferiĝo de la unuopuloj.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anarchie, 1919
  • Weltwende, 1923
  • Zwölf Mann und ein Kapitän (rakontoj), 1929
  • 10. November 1918, 1935
  • Das große Abenteuer, 1936
  • Im letzten Winkel der Erde, 1941
  • Haifische, 1946
  • Ich bin der Weg (revoluciaj flugfolioj), 1922–25 (represo 1983)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Kindt, Tom: "Plievier, Theodor". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 544-545 (tie ĉi interrete)