Theodore Sturgeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Theodore Sturgeon
Personaj informoj
Naskonomo Edward Hamilton Waldo
Naskiĝo 26-an de februaro 1918 (1918-02-26)
en Staten-Insulo
Morto 8-an de majo 1985 (1985-05-08) (67-jara)
en Eugene, Oregono
Kaŭzo de morto pneŭmonito
Aliaj nomoj E. Waldo Hunter
Ŝtataneco Usono
Profesio romanisto, literary, aŭtobiografo, verkisto, scenaristo, literaturkritikisto, sciencfikcia verkisto, ĵurnalisto
Lingvoj angla lingvo
Verkaro More Than Human
Microcosmic God
I, Libertine
v  d  r
Information icon.svg


Weird Tales November 1948.jpg

Theodore Sturgeon naskita Edward Hamilton Waldo (1918–1985) estis usona verkisto, ĉefe de fantasto, sciencofikcio kaj hororfikcio. Li ankaŭ estis kritikisto. Li verkis proksimume 400 recenzojn kaj pli ol 200 rakontojn. Lia nomo estis laŭleĝe ŝanĝita ĉe 11-jaraĝo post la eksedziĝo de sia patrino kaj reedziniĝo al William Dicky Sturgeon.[1]. Li uzis la plumnomon "E. Waldo Hunter" en ĉe Astounding Science Fiction kaj "Teodoro H. Sturgeon" ĉe siaj fruaj verkoj.

Li vendis sian unuan historion en 1938 al la McClure Syndicate, kiu aĉetis multe de sia frua laboro. Sturgeon fantomverkis je Ellery Queen la romanon The Player on the Other Side.

Sturgeon verkis scenaron al du epizodojn de Star Trek: The Original Series: Shore Leave" (1966) kaj "Amok Time" (1967). Ankaŭ li skribis plurajn epizodojn de Star Trek, kiuj neniam estis produktitaj. Li ankaŭ scenarigis epizodon The Pylon Express de la porinfana sabata televidserio Land of the Lost 1975. Du el la rakontoj de Sturgeon estis adaptitaj por The New Twilight Zone: A Saucer of Loneliness kaj Yesterday was Monday.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Williams, Paul (1976). "Theodore Sturgeon, Storyteller"