Thomas Nashe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Nashe
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1567 (1567-11-01)
en Lowestoft
Morto 1-an de januaro 1601 (1601-01-01) (33-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St John's College vd
Profesio
Alia nomo Cutbert Curriknave • Cutbert Curry-Knave • Marphoreus • Philopolites vd
Okupo dramaturgoverkisto • romanisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Summer's Last Will and Testament vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas NASHENash (Lowestoft, Suffolk, 1567 - Londono, ĉ. 1601) estis angla dramaturgo, verkisto, satiristo kaj grava panfletisto de la Elizabeta epoko.​ Li famis aparte pro sia romano The Unfortunate Traveller,​ siaj pamfletoj, inklude Pierce Penniless, kaj siaj nombraj defendoj de la Eklezio de Anglio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis pastro. Li studis en la Universitato de Kembriĝo, kie li gradiĝis en 1586; sekvajare mortis lia patro kaj Nashe profitis lian heredon por translokiĝi al Londono. Li elstaris jam pro sia ingenio (lia misoginia satiro The Anatomy of Absurdity, verkita en la universitato en 1588 kaj publikigita en 1590, pruvas tion), kiun li uzis kiel pamfletisto. Tiukadre lia pseŭdonimo estis Pasquill, kaj li verkis por la konto de la registaro kaj por profito de la Eklezio de Anglio, kontraŭ grupo de fundamentistaj protestantoj (konataj tiem kiel puritanoj) kiuj subskribis kiel Martin Mar-prelate; el tiaj tekstoj la plej acida estas An Almond for a Parrot (Migdalo por papago, 1590).

En Londono li amikiĝis kun aliaj verkistoj formitaj en Kembriĝo, kiel Christopher Marlowe kaj aparte Robert Greene, kiuj kiel li mem ne estis interesataj en instruado aŭ religia kariero kaj intencis vivteni sin kiel verkistoj. Li partoprenis en violenta polemiko literatura kontraŭ la fratoj Harvey, nome Gabriel kaj Richard, kiuj estis akre kritikintaj lian verkaron kaj tiun de lia amiko Robert Greene; tiukadre li verkis satiron Pierce Penilesse his Supplication to the Divell, verkita en 1592 kaj kiu estis lia unua sukceso; la polemikon finigis la eklezio en 1599. Aliaj menciendaj pamfletoj estis Christs Teares over Ierusalem (1593), en kiu li kritikas la malvirtojn de la tiama Londono, kaj kiu kondukis lin al la prizono de Newgate, kaj la satiro Summer's Last Will and Testament (publikigita en 1600).

Inter liaj teatraĵoj elstaras destacan Summer's Last Will and Testament, 1592, kaj la fama, sed perdita, Isle of Dogs, 1597, verkita kunlabore kun Ben Jonson, kiu okazigis tian skandalon en Londono ke oni fermis la teatrojn kaj la aktoroj kaj dramaturgoj devis tuj fuĝi el la urbo, kaj Nashe, rifuĝiĝis en Great Yarmouth antaŭ reveni al Londono; tiukadre li perdis siajn paperoj, konfiskitaj de la registaro.

Nashe verkis la unuan anglan pikareskan romanon, nome The Unfortunate Traveller, aŭ La vivo de Jack Wilton (1594); ĝis estis tre influa verko en la anglalingva rakontaro antaŭ la romanoj de Daniel Defoe kaj Tobias Smollett pri junuloj kiuj aventuras transmaren; la protagonisto estas fripono kiu aliĝas al la armeo de Henriko la 8-a kaj trairas Francion kaj Italion kiel soldato je la servo de la Grafo de Surrey. En la romano aperas terurajn priskribojn de murdoj kaj torturoj en la fino, kiel korespondis al la modo kiu estis en la angla literaturo, kiel ĉe The Spanish Tragedy (La Hispana Tragedio) de Thomas Kyd kaj Tito Androniko de William Shakespeare, kio kongruis kun la publika kutimo ĉeesti en la publikaj ekzekutoj kaj en luktoj de hundoj kaj ursoj.

Kronologio de verkoj de Nashe[redakti | redakti fonton]

  • 1589 The Anatomy of Absurdity
  • 1589 Preface to Greene's Menaphon
  • 1590 An Almond for a Parrot
  • 1591 Preface to Sir Philip Sidney's Astrophel and Stella
  • 1592 Pierce Penniless
  • 1592 Summer's Last Will and Testament (teatraĵo ludita en 1592, publikigita en 1600)
  • 1592 Strange News
  • 1593 Christ's Tears over Jerusalem
  • 1594 Terrors of the Night
  • 1594 The Unfortunate Traveller
  • 1596 Have with You to Saffron-Walden
  • 1597 Isle of Dogs (perdita)
  • 1599 Nashe's Lenten Stuffe

Oni atribuas al li la erotikan poemon The Choise of Valentines kaj lia nomo aperas en la titolpaĝo de la verko de Christopher Marlowe nome Dido, Queen of Carthage, kvankam ne certas kiu estis la kontribuo de Nashe.[1] Kelkaj eldonoj de tiu teatraĵo, ekzistantaj ankoraŭ en la 18-a jarcento sed nune bedaŭrinde perdiĝinta, enhavis memorversoj de Nashe al Marlowe, kiu estis lia amiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nicholl, Charles (1984). A Cup of News: The Life of Thomas Nashe. Routledge & Kegan Paul. ISBN 978-0710095176.
  • R. B. McKerrow, eld., The Works of Thomas Nashe, 5 vol. 1904–10, repr. Oxford: Basil Blackwell, 1958. (The standard edition.)
  • G.R. Hibbard, Thomas Nashe: a critical introduction (Harvard University Press, 1962).
  • Three Elizabethan pamphlets by G R Hibbard; Robert Greene; Thomas Nash; Thomas Dekker (Folcroft, PA: Folcroft Library Editions, 1972).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2020-06-01) “Searching for Thomas Nashe in Dido, Queen of Carthage”, Digital Scholarship in the Humanities (en) 35 (2), p. 296–306. doi:10.1093/llc/fqz008. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thomas Nashe en la hispana Vikipedio.