Tibor Barabás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tibor Barabás [barabAŝ], hungare Barabás Tibor estis hungara verkisto kaj scenaristo.

Tibor Barabás naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1911 en Pécel. Li mortis la 1-an de majo 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Barabás aliĝis al (komunista) laborista movado en 1928. Liaj artikoloj aperis en la 1930-aj jaroj en diversaj revuoj. Li apartenis al literatura rondo de Attila József kaj Lajos Nagy. Dum la 2-a mondmilito li estis deviglaboristo, poste li havis diversajn postenojn ĉe periodaĵoj, eĉ li estis direktoro de eldonejo. En la 1950-aj jaroj li verkis ankaŭ biografiojn pri muzikistoj. Li ricevis premion Kossuth en 1954, inter 1940-1981 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]