Ignác Martinovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ignác Martinovics [martinoviĉ], hungare Martinovics Ignác József Domonkos estis hungara teologo, fizikisto, kemiisto, politikisto, instruisto, profesoro, martiro kaj monaĥo.

Pentraĵo pri Ignác Martinovics
Ignác Martinovics

Ignác Martinovics naskiĝis la 20-an de julio 1755 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de majo 1795 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Martinovics post lernado li aliĝis al franciskanoj en 1773. Poste li lernis teologion, en 1779 li ekinstruis Buda. En 1781 li ricevis postenon en Bukovino, tamen en la sekva jaro li instruis jam en Lviv. Baldaŭe li jam instruis en la universitato. En 1791 la sekreta polico profitis lin kiel sekreta informisto. Poste li ricevis kemiistan statuson en urbo Pest. En la sekva jaro li estis monaĥo en Szászvár, kie li komencis politikadi kaj verkis diversajn skribaĵojn. En 1794 varbis homojn por strebi al libereco. La komploto fiaskis kaj li estis kondamnita je morto. Loko de la senkapigo ankaŭ nun en Budapeŝto havas la nomon "Vérmező" (Kampo de sango). Baldaŭe framasonoj nomis loĝion pri Martinovics. Li estis jakobeno kaj framasono (spite tion, ke li pli frue raportis pri la framasonismo al la polico) laŭ Magyar Katolikus Lexikon (Hungara Katolika Leksikono).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Theoria generalis aequati onum omnium graduum, novis illustrata formulis, ac jŭta principia sublimioris calculi finitorum deducta. Budae, 1780.
  • Tentamen publicum ex mathesi pura. Buda, 1780.
  • Systema universae philosophiae. Essekini, 1781.
  • Dissertatio physica de iride et halone. Leopoli, 1781.
  • Dissertatio de harmonia naturali inter bonitatem divinam et mala creata, ad celeberrimam Hollandiae academiam Leidensem transmissa et nunc primum elucubrata. U. ott, 1783.
  • Dissertatio de micrometro, ope cuius unus geometricus dividitur in 2.985,984 puncta quinti ordinis. Pestini, 1784.
  • Dissertatio physica de altitudine atmospherae ex observationibus astronomicis determinata et anno 1785. edita Leopoli.
  • Praelectiones physicae experimentalis. 1787. (2 volumoj, la 3-a restis en manuskripto).
  • Memoires philosophiques ou la nature devoilée. Londono, 1788.
  • Physiologische Bemerkungen über den Menschen. St.-Petersburg, 1789.
  • Discussio oratoria in eos, qui in librorum censuram invehuntur. Loko kaj tempo nekonataj.
  • Oratio ad proceres et nobiles regni Hungariae 1790. idibus Aprilis conscripta, et Vindobonae supressa, nunc primum in lucem prodit. Typis Parisinis. Germania. (Anonime).
  • Oratio funebris quam praesente cadavere perillustris ac clarissimi domini Aloisii de Capuano s. r. i. equitis … nuper praxevs clinicae professoris p. o. nunc vero c. r. universit. Leopolitanae rectoris magnifici dixit post solemnes exequias ab ill. episcopo suffraganeo … in ecclesia cath. decnatatas Ign. Jos. de Martinovich … dei 19. Martii anno 1791. Leopoli.
  • Testament politique de l'Empereur Joseph II. Roi des Romains. Vienne et chez les principaŭ libraires de l'Europe 1791. 2 volumoj. (Anonime).
  • Oratio pro Leopoldo II. rom. imp. aug. Hungariae, Bohemiae etc. rege ab hungaris proceribus et nobilibus accusato anno 1792. elucubrata. Germania. (Anonime). 1792.
  • Status regni Hungariae anno 1792. Hely n. (Anonime).
  • Franczia Catechesis 1795.

Martinovics en la artoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [1] hungare
  • libro: Abafi Lajos: A szabadkőművesség története Magyarországon. Budapest: Akadémiai. 1993.