Tiklantinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiklantinoj
politika organizaĵo
Komenco 1966 vd
Lando(j) Francio vd
Situo Majoto
vdr

La tiklantinoj (france chatouilleuses), ankaŭ konataj kiel la sorodats wa Maore (« soldatoj de Majoto » maoree), estas virinoj de Majoto kiuj luktis, en la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj, por malgrandigi la influon de la aliaj insuloj de la Komora insularo en Majoto kaj ligi ĉi-lastan al la Franca Respubliko.

Agado[redakti | redakti fonton]

La tiklantinoj agadis konkrete tie, kie la partio Popola Majota Movado (france Mouvement populaire mahorais) ne povis agi. Sub la direkto de Zéna M'Déré, pluraj centoj da virinoj estis organizitaj en grupoj kaj izoligis la komorajn politikistojn kiuj vizitis Majoton, por tikli ilin kaj tiel devigi ilin aŭ samopinii kun siaj politikaj vidpunktoj, aŭ foriri de la insulo.

La tiklantinoj ne nur tikladis. En Dzaoudzi, ili ĵetis ŝtonojn dum la tuta nokto sur la ladaj tegmentoj de la loĝejoj, neebligante trankvilecon en la vivoj de la loĝantoj kiuj subtenis la sendependecon de Majoto kiel parton de la Komoroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 4-an de februaro 1967, Said Mohamed Cheikh devigis la kvar majotajn reprezentantojn demisii post la invadon de la oficejo de ORTF en Majoto fare de ĉirkaŭ sesdek tiklantinoj. Tiuj-ĉi protestis kontraŭ malrespektema diskurso de Cheikh pri ili kaj pli ĝenerale pri la majotanoj. 13 virinoj estis kondamnitaj, el kiuj certaj estis enprizonigitaj.

La 13-an de oktobro 1969, la komora gvardio, kreita en 1968, mortigis Zakia Madi, unu el la tiklantinoj.[1]

Notindaj membroj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]