Timothy Garton Ash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Timothy Garton Ash (naskiĝis la 12-an de julio 1955 en Londono) – brita historiisto okupiĝanta ĉefe pri historio de Eŭropo post 1945. Kavaliro de Federacia Meritkruco, kaj posedanto de la brita, pola, kaj ĉeĥa ordenoj.

Post fino de la nuntempa historio en Exeter College ĉe la Universitato de Oksfordo, studis historion de la nuntempa Germanio loĝante dum kelkaj ajroj en Berlino kaj vojaĝante tra la landoj de Orienta Bloko. Laŭvicajn sciencajn gradojn li akiris ĉe St. Antony's College en Oksfordo, Libera Universitato Berlino kaj Humboldt-Universitato Berlino. Nuntempe estas profesoro pri eŭropaj studoj en la Universitato de Oksfordo, fellow ĉe St. Antony’s College kaj senior fellow ĉe Universitato Stanford. Liaj eseoj aperas en la revuoj: „The New York Review of Books”, „The Guardian”, „The New York Times”, „The Washington Post”, „Prospect”, „The Wall Street Journal”, „The Globe and Mail”. En Pollando liajn tekstojn publikigas „Gazeta Wyborcza”.

Laŭreato de „David Watt Memorial Prize”, de „Commentator of the Year”, de la brita programo „What the Papers Say”, de „Premio Napoli”, de „Imre Nagy Memorial Plaque”, de „Hoffmann von Fallersleben Prize”, de „Orwell Prize”, de „Somerset Maugham Award” (pro Pola revolucio: „Solidareco 1980-1982) kaj de finna premio „Kullervo Killinen”. En 2005 enkalkulita al 100 plej gravaj intelektuloj de la magazino „Prospect and Foreign Policy” (2005) kaj 100 plej influaj homoj de „Time magazine”. Honora doktoreco de la St. Andrew’s University en Skotlando kaj de Katholieke Universiteit Leuven en Belgio.

Li lerte parolas germane kaj pole. Kune kun la edzino Danuta (polino), arthistoriistino kaj du filoj, Thomas, studento de filozofio kaj Alek, studento de la angla lingvo, loĝas en Oksfordo

Bibliografio de la verkoj eldonitaj pollingve[redakti | redakti fonton]

  • Polska rewolucja: Solidarność (The Polish revolution: Solidarity, eldonejo Polonia, 1987 ISBN 0-902352-58-X, enlandaj eldonejoj sendependaj: Most 1987; Krąg 1988 kaj 1989; enlandaj eldonejoj oficialaj: Res Publica 1990 ISBN 83-7046-080-1)
  • Niemieckość NRD (The Germanness of the DDR, pola eldonejo Aneks, Londono 1989, ISBN 0-906601-67-3, enlandaj eldonejoj sendependaj: Krąg, Aneks 1989)
  • Wiosna obywateli: Rewolucja 1989: widziana w Warszawie, Budapeszcie, Berlinie i Pradze (Printempo de civitanoj. Revolucio de 1989 vidata en Varsovio, Budapeŝto, Berlino kaj Prago) (pola eldonejo Polonia, 1990)
  • Pomimo i wbrew – Eseje o Europie Środkowej (Malgraŭ kaj spite - eseoj pri Meza Eŭropo) (pola eldonejo Polonia, 1990)
  • W imieniu Europy: Niemcy i podzielony kontynent (In Europe’s name, pola eldonejo Aneks, 1996)
  • Historia na gorąco: eseje i reportaże z Europy lat 90 (History of the present: essays, sketches and despatches from Europe in the 1990s 1999, pola eldonejo Znak 2000)
  • Wolny świat: dlaczego kryzys Zachodu jest szansą naszych czasów (Free world: why a crisis of the West reveals the opportunity of our time 2004, pola eldonejo Znak 2005)
  • Teczka. Historia osobista (The file: a personal history, 1997, pola eldonejo Znak 2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]