Tiétar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiétar
rivero
Bazaj informoj
Situo Hispanio
Rivera reto Tajo
Longeco 380 km
Akvokolekta areo 4 459 km²
Fluo
Fonto Puerto de la Venta del Cojo
- Alteco super marnivelo 750 m
- Koordinatoj 40° 18′ 28″ N, 4° 31′ 27″ U (mapo)40.307638888889-4.5240277777778
Enfluejo en Nacia parko Monfragüe en la Tajon
- Alteco 265 m
- Koordinatoj 39° 50′ 25″ N, 6° 1′ 38″ U (mapo)39.840138888889-6.0272222222222
Geografio
Trairataj urboj Santa María del Tiétar, Sotillo de la Adrada
Río Tiétar antaŭ Sierra de Gredos
Río Tiétar antaŭ Sierra de Gredos
Map
Tiétar
vdr

La rivero Tiétar, Tjetaro esperante, komenciĝas en la orienta pinto de la Sierra de Gredos, en la loko nomita "La Venta del Cojo" apartenanta al la vilaĝo de Santa María del Tiétar (Ávila). Ĝi enfluas en la riveron Taĵo ĉe Villarreal de San Carlos, en la Nacia Parko de Monfragüe. Tiétar traspasas la provincojn de Ávila, Toledo kaj Cáceres

Ĝi ricevas akvon el multaj alfluantoj, kiuj venas el la Sierra de Gredos. En la parto de la provinco de Cáceres ĝi formas la valon de la Vera, ege riĉa en agrikulturo. La enfluo en la rivero Taĵo varias laŭlarĝe, laŭ la nivelo de la akvorezervejoj en tiu laste menciita rivero. Ĉe sia enfluo Tiétar tratranĉas etan montaron por atingi Taĵo, dividante ĝin al la montaretoj de Santa Catalina kaj de la Urraca (Pigo), favora loko, kiun oni profitis por la konstruado de akvobaraĵo.

La rivero estas 150 km longa, la alto en la fontoloko estas 1.600 m s.mn., la surfaco de la baseno estas ĉirkaŭ 4.459 km² kaj la larĝo de la enfluo varias inter 60 kaj 120 m.