Toamasina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toamasina estas grandurbo kaj diocezo de Madagaskaro. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, la plej granda havenurbo de la lando, universitata urbo, fine administra centro de Toamasina (provinco). La loknomo signifas: sala.

Mapo pri Madagaskaro, kie ruĝa punkto montras lokon de Toamasina

Bazaj informoj

Situo

Toamasina situas sur ebenaĵo laŭ la Hinda Oceano en orienta parto de la lando. Antananarivo troviĝas 215 km.

Historio

Vido en Toamasina
Haveno de Toamasina

Toamasina estis grava haveno por komercado de sklavoj. Baldaŭe francoj alvenis por koloniado. Epidemioj pri pesto okazis en 1898 kaj 1900. En 1927 ŝtormo preskaŭ detruis la tutan urbon.

Trafiko

Toamasina havas flughavenon, havenon, fervojan kontakton al la ĉefurbo kaj laŭbordajn vojojn.

Klimato

Toamasina havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 3254 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, nur inter februaro-aprilo estas malpli da pluvoj. La temperaturo varias inter 18-30 °C.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Angla kaj franca Vikipedioj
Plaĝo de Toamasina