Tokugawa Arta Muzeo
Tokugawa Arta Muzeo | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Japanio vd | ||
Situo | Tokugawachō | ||
Adreso | 愛知県名古屋市東区徳川町1017 | ||
Poŝtkodo | 461-0023 | ||
Posedanto | Tokugawa Reimeikai vd | ||
Konstrustilo(j) | Imperial Crown Style vd | ||
Estiĝo | 1935 | ||
Malfermo | 10-a de novembro 1935 | ||
Koordinatoj | 35° 11′ 1″ N, 136° 55′ 59″ O (mapo)35.183692136.933189Koordinatoj: 35° 11′ 1″ N, 136° 55′ 59″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.tokugawa-art-museum.jp/ | ||
La Tokugawa Arta Muzeo (japane 徳川美術館, Tokugawa Bijucukan) estas privata arta muzeo, en iama komplekso Ōzone Shimoyashiki en Nagojo, centra Japanio. Ĝia kolekto enhavas pli ol 12 000 ekspoziciaĵoj, kiel glavoj, kirasoj, vestoj kaj maskoj de teatro Noo, laka meblaro, ĉina kaj japana ceramiko, kaligrafio kaj pentraĵoj el la ĉinaj Dinastio Song kaj Dinastio Yuan (960-1368).
Malkiel multaj privataj muzeoj en Japanio, kiu estas bazitaj sur kolektoj arigitaj en moderna epoko pere de korporacioj aŭ entreprenistoj, la Tokugawa Arta Muzeo estas hejmo de hereda kolekto de la Oŭaria branĉo de la Tokugaŭa klano, kiu regis en la Oŭaria Domanaro en tio kio estas nun la Gubernio Ajĉi. La muzeo estas funkciata de la Tokugawa Reimeikai Fondaĵo, kiu estis fondita en 1931 fare de Yoshichika Tokugawa (1886–1976), 19a estro de la Oŭaria klano, por konservi la valoregan kolekton de artaĵoj, mebloj kaj heredaĵoj.
Artaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Amitabha kun Ok Grandaj Bodisatvoj (14a jarcento)
-
Honda Heihachiro kun Senhime (17a jarcento) maldekstre
-
Honda Heihachiro kun Senhime (17a jarcento) dekstre
-
Bodisatvo (14a jarcento)
-
Portreto de Tokugawa Ieyasu, je la Batalo de Mikatagahara
-
Portreto de Tokugawa Ieyasu, je la Batalo de Nagakute (17a jarcento)
-
Kormoranoj de Kamashiro Yuhi fiŝkaptantaj, sur silka ekranego. (1755)
-
Batalo de Nagaŝino kun fusiluloj. (18a jarcento)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- The Tokugawa Art Museum. Nagoya: The Tokugawa Art Museum. 1988. ASIN B000VQ5F9O.
- The Shogun Age Exhibition From The Tokugawa Art Museum. Nagoya: Shogun Age Exhibition Committee. 1985. ASIN B000UDO9BS.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]35° 11′ 01″ Nordo 136° 55′ 59″ Oriento / 35.183692 °N, 136.933189 °O (mapo)