Tom Roca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom Roca
Persona informo
Naskonomo Antoni Roca Palacios
Aliaj nomoj Toni, Tom
Naskiĝo 23-an de julio 1953 (1953-07-23)
en Barcelono
Morto 11-an de januaro 2021 (2021-01-11) (67-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo bildliteraturistoscenaristoplenuma produktoro • artodirektoro
vdr

Tom ROCA [ROka], naskita kiel Antoni Roca Palacios, (Barcelono, 23 julio 1953)[1] estas grafika humuristo, scenaristo, administra produktoro kaj televidprograma reĝisoro.[2][3] Li subskribis siajn verkojn sub la pseŭdonimoj Toni kaj Tom.

Li kunlaboris en multnombraj revuoj kaj estis la fondinto aŭ kunfondinto de multaj humuraj eldonaĵoj, kiel ekzemple Matarratos (konsiderata la unua hispana subgrunda komikso).[1][2] Kiel televidproduktoro kaj scenaristo li partoprenis en multnombraj produktadoj por TV3, TVE, Cuatro, Tele 5 kaj Antena 3 kun serioj kaj programoj kiel Locos por la tele, Historias de la puta mili, Médico de familia, Al salir de clase, ktp. Li ankaŭ estis unu el la plenumaj produktoroj de la dokumenta filmo Balseros, de Carlos Bosch.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Barrabás, Claro de Luna, Clímax, Club del humor, Eco, El Jueves, El Papus, El Periódico de Catalunya, Fábula, H Dios O, Histeria, Lib, L'Infantil, Mari Noticias, Matarratos, Mi amigo el whisky, Muchas gracias, Nacional Show, Oriflama, Patufet, Penthouse, Play Boy, Por Favor, Pulgarcito, Romántica, TBO, Telele, Vibraciones.[3]

Serioj[redakti | redakti fonton]

El bar de Paco (El Jueves, 1977), El Safari Llorenç (L’infantil/Tretzevents), Les aventures de Robin Hood (Patufet, 1972), En aquellos tiempos, la música (Vibraciones, 1974).[3]

"Mi puta vida"[redakti | redakti fonton]

Kiel humurista grafiko eldonis 8 librojn. Ekzemplojː ¡Somos bestias, no máquinas! (Estrip, Barcelono, 1991), Mi puta vida (Astiberri, 2015) aŭ ǃApaga y vámonos! (Diminuta, Barcelono, 2019).[2][3]

Mi puta vida estas la persona kaj profesia aŭtobiografio de Tom Roca. En ĉi tiu libro, la aŭtoro revizias sian vivogravan trajektorion tra vico de anekdotoj per kiuj li prezentu kulturan, politikistan kaj socian portreton de la Hispana transiro al demokratio. Sur la kovrilpaĝo de la libro, viro diras al alia: Es usted un gilipollas y un mediocre… Llegará lejos, muchacho (Vi estas stutltulaĉo kaj mezhomo... Vi alvenos alte, homo.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 BARCELONA, RAMÓN DE ESPAÑA . «La vida de un humorista» (en la hispana). Alirita: decembro 2019
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Astiberri Ediciones | Tom Roca (en la hispana). Alirita: decembro 2019
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Humoristan | Tom (en la hispana). Alirita: decembro 2019

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]