Tombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Pomare la 2-a en Tahitio.

Tombo estas fosaĵokavaĵo, eta konstruaĵo, kameroĉelo, kies celo estas teni la korponkadavron de mortinto, ofte post funebra ceremonio. Nuntempe ekzistas tomboj ne nur por homoj sed ankaŭ por bestoj.

Ofte tombon markas tomboŝtono. Ĝi povas havi tegmenton, murojn kaj eĉ pordon (se uzata por pli ol unu korpo).

Escepte de ĝia enirejo, tombo povas kuŝi plene aŭ parte sub la tero, en tombejo, kirko (kristana preĝejo) aŭ ĉi ties kripto.

En tomboj arĥeologoj povas trovi objektojn kun interesaj informoj pri la vivo kaj kulturo de homoj de iama tempo.

En pluraj religioj, oni kredas ke la korpo devas konserviĝi kompleta por renaskiĝoreviviĝo de la animo.


Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri tombo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. 
  • Citaĵo
     Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. 
  • Citaĵo
     Stari per unu piedo en la tombo. 


Referencoj

  1. Lernu