Tony Tan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Tan
Tony Tan Keng Yam cropp.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1940 (1940-02-07) (83-jara)
en Singapuro
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Singapuro [#]
Alma mater Nacia Universitato de Singapuro • Universitato de AdelajdoMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Saint Patrick's School, Singapore [#]
Partio sen valoro [#]
Subskribo Tony Tan
Familio
Edz(in)o Mary Chee Bee Kiang [#]
Infanoj Patrick Tan Boon Ooi • Peter Tan Boon Huan [#]
Profesio
Okupo matematikisto • politikistoentreprenisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tony TAN Keng Yam (ĉine : 陈庆炎 (aŭ 陳慶炎); tamile : டோனி டான் கெங் யாம்; naskiĝinta la 7-an de februaro 1940) estas la sepa Prezidento de Singapuro, depost la 1-an de septembro 2011. Li estis parlamentano de 1979 ĝis 2006, ministrante pri diversaj fakoj (defendo, financo, artoj, komerco kaj industrioj). Lin menciis Lee Kuan Yew kiel sian unuan elekton por posteulo kiel ĉefministro, sed Tan malakceptis la nomumon.[1] De 1991 ĝis 1995 li forlasis la ministradon por gvidi la Transmaran Ĉinan Bankan Korporacion antaŭ ol reveni kiel vicĉefministro (ĝis 2005). [[

Forlasinte la parlamenton en 2006, Tan fariĝis Ĉefdirektoro kaj Vicprezidanto de la Investa Korporacio de la Singapura Registaro, kaj Prezidanto de Singapore Press Holdings Limited (SPH). Li servis ankaŭ kiel Prezidanto de la Nacia Esplora Fondaĵo de Singapuro, kaj Vicprezidanto de la Konsilio por Esplorado, Novigado kaj Entreprenado[2] En julio 2011, li demisiis el tiuj postenoj por kandidatiĝi je la prezidenteco. Li ricevis 35,2% el la balotoj, venkante je marĝeno de nur 0,34% super la duaranga Tan Cheng Bock.[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur la angla Vikipedio.

  1. Stuart Drummond, “Malaysia and Singapore: The Looming Succession”, World Today, vol 47, no 3 (Mar. 1991); “Lee Steps Down But Holds Reins”, Herald Sun, 27 November 1990.
  2. National Research Foundation (Singapore), Board Arkivigite je 2012-12-24 per Archive.today, GIC Board of Directors Arkivigite je 2010-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, SPH Annual Report, 2009 Arkivigite je 2012-06-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Tony Tan elected as Singapore's 7th President. Hindustan Times. Alirita 28 August 2011. Arkivigite je 2012-10-22 per la retarkivo Wayback Machine