Tony Tan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tony Tan Keng Yam)
Tony Tan
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1940 (1940-02-07) (84-jaraĝa)
en Singapore in the Straits Settlements,  Brita Malajzio
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Singapuro vd
Alma mater Nacia Universitato de SingapuroUniversitato de AdelajdoMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Saint Patrick's School vd
Partio sen valoro • Popola Ago-Partio vd
Subskribo Tony Tan
Familio
Edz(in)o Mary Chee Bee Kiang vd
Infanoj Patrick Tan Boon Ooi • Peter Tan Boon Huan vd
Profesio
Okupo matematikisto • politikistoentreprenisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tony TAN Keng Yam (ĉine : 陈庆炎 (aŭ 陳慶炎); tamile : டோனி டான் கெங் யாம்; naskiĝinta la 7-an de februaro 1940) estas la sepa Prezidento de Singapuro, depost la 1-an de septembro 2011. Li estis parlamentano de 1979 ĝis 2006, ministrante pri diversaj fakoj (defendo, financo, artoj, komerco kaj industrioj). Lin menciis Lee Kuan Yew kiel sian unuan elekton por posteulo kiel ĉefministro, sed Tan malakceptis la nomumon.[1] De 1991 ĝis 1995 li forlasis la ministradon por gvidi la Transmaran Ĉinan Bankan Korporacion antaŭ ol reveni kiel vicĉefministro (ĝis 2005). [[

Forlasinte la parlamenton en 2006, Tan fariĝis Ĉefdirektoro kaj Vicprezidanto de la Investa Korporacio de la Singapura Registaro, kaj Prezidanto de Singapore Press Holdings Limited (SPH). Li servis ankaŭ kiel Prezidanto de la Nacia Esplora Fondaĵo de Singapuro, kaj Vicprezidanto de la Konsilio por Esplorado, Novigado kaj Entreprenado[2] En julio 2011, li demisiis el tiuj postenoj por kandidatiĝi je la prezidenteco. Li ricevis 35,2% el la balotoj, venkante je marĝeno de nur 0,34% super la duaranga Tan Cheng Bock.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stuart Drummond, “Malaysia and Singapore: The Looming Succession”, World Today, vol 47, no 3 (Mar. 1991); “Lee Steps Down But Holds Reins”, Herald Sun, 27 November 1990.
  2. National Research Foundation (Singapore), Board Arkivigite je 2012-12-24 per Archive.today, GIC Board of Directors Arkivigite je 2010-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, SPH Annual Report, 2009 Arkivigite je 2012-06-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Tony Tan elected as Singapore's 7th President. Hindustan Times. Arkivita el la originalo je 2012-10-22. Alirita 28 August 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-22. Alirita 2021-08-20.
  • Bazita sur la angla Vikipedio.