Torbate Hejdarije
| Torbate Hejdarije · تربت حيدريه | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano urbego | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | Rezaa Ĥorasano | ||
| Telefonkodo | 0531 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 140 019 (2016) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 35° 16′ N, 59° 13′ O (mapo)35.27388888888959.219444444444Koordinatoj: 35° 16′ N, 59° 13′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 351 m [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Torbate Hejdarije, persalingve تربت حيدريه, estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Rezaa Ĥorasano, en nordorienta Irano. La loknomo signifas: tombo de Hejdar, kiu estas videbla en la urbocentro.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1329 m
- Loĝantaro: 140,019 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
Geografio
[redakti | redakti fonton]Torbate Hejdarije situas sur altebenaĵo 117 kilometrojn sudokcidente de la provinca ĉefurbo Maŝhado, 706 kilometrojn oriente de Teherano kaj 942 kilometrojn norde de Hinda Oceano ĉe Bandar Abaso .
Historio
[redakti | redakti fonton]En antikvaj tempoj tiu loko estis konata kiel Zaveh. Ĝi estis fondita jam en la antaŭ-islama epoko. Loĝantoj de la urbo subtenis la konstitucian (1906-1911) kaj islaman (1979) revoluciojn. Torbate Hejdarije estis deklarita urbo en 1928.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭaĵo de Torbate Hejdarije famas pri safranoj, la plej bonaj en la mondo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Torbate Hejdarije disponigas flughavenon por enlandaj celoj. El la urbego kuras 4 ĉefvojoj, inter ili la plej gravaj al Maŝhado kaj Afganistano.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie interalie WikiTrans
- artikolo de Encyclopædia Britannica en vikifontaro (angle)




