Torny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torny-le-Petit)
Torny
Blazono de Torny
Blazono de Torny
Blazono de Torny
Kastelo de Diesbach en Torny
Kastelo de Diesbach en Torny
Kastelo de Diesbach en Torny
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 46′ 15″ N 6° 57′ 57″ O / 46.77083 °N, 6.96583 °O / 46.77083; 6.96583 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 15″ N 6° 57′ 57″ O / 46.77083 °N, 6.96583 °O / 46.77083; 6.96583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 815
Areo 10,20 km²
Alteco 675 m super marnivelo
Poŝtkodo 1748
Komunumkodo 2115
Mapo de Torny
Mapo de Torny
Mapo de Torny
vdr

Torny estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 815 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Torny situas en la Friburga Mezlando sur molasa altebenaĵo inter la valoj de la rivero Brojo en nordo kaj Glano en sudo. La komunumo Torny konsistas el la vilaĝoj Torny-le-Grand, Middes, Le Faubourg, Torny-le-Petit kaj Le Rialet, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,18 km², de kiuj 25,2% estas kovritaj de arbaro, 68,9% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Torny limas en nordoriento al Montagny en oriento al Corserey, en sudoriento al La Brillaz, en sudo al La Folliaz, en sudokcidento al Châtonnaye, en okcidento al Trey, kaj en nordokcidento al Payerne.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Torny situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Corserey al Châtonnaye. Laŭlonge de la nordorienta komunumlimlo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 181 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn norde apud Payeren. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de poŝtaŭtolinio de Prez-vers-Noréaz al Châtonnaye.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Torny estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro de 2005 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Torny-le-Grand kaj Middes. Estis planita, ke al tiu kuniĝo aliĝu ankaŭ la komunumo Châtonnaye, sed ties civitanoj en baloto neiis la aliĝon al la grandkomunumo.[3]

La unua dokumenta mencio de Torny-le-Grand datiĝas el la jaro 765 kiel Taurniaco superiore. Dum mezepoko Torny estis senjorujo sub la regado de la Grafoj de Savojo. Post la konkero de Torny-le-Grand fare de Berno kaj ĝia koncedo al Friburgo, ĝi apartenis al la Voktejo romont, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj surbaze de la konstitucio de 1748 estis integrita al la Distrikto Glano.[4]

Middes estis menciita dokumente la unuan fojon en la jaro 930 kiel Mildes. Dum frua mezepoko Middes estis havaĵo de la Abatejo Saint-Maurice. De la 13-a ĝis la 16-a jarcento la Senjorujo Middes apartenis al la Senjoroj de Villarzel, tiam al la Senjoroj de Loys, sekvis la Senjoroj de Reyff, de Lanthen-Heid kaj fine de Griset de Forel, kiuj konstruis en la jaro 1748 fare de Johano Paulo Nader tie sian kastelon. La regado en la jaro 1478 estis akirit de la urba ŝtato Friburgo, kiu ĝis submetis al la Voktejo Montagny. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Middes apartenis al la Distrikto Payerne, tiam ĝis 1830 al la Distrikto Montagny kaj de 1831 ĝis 1848 al la Distrikto Dompierre, kiu tiam estis integrita al la Distrikto Glano. En 1848 la vilaĝo Torny-le-Petit, ankaŭ nomita Torny-Pittet, estis integrita al Middes.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]