Torrente 2, Misión en Marbella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrente 2, Misión en Marbella
filmo
Originala titolo Torrente 2: Misión en Marbella
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 30 mar. 2001, 16 apr. 2015
Ĝenro krimfilmo
Reĝisoro(j) Santiago Segura
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez • Juan Dakas
Scenaro Santiago Segura
Filmita en Madrido
Loko de rakonto MalagoMarbella
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Santiago Segura • Gabino Diego • Tony Leblanc • Alexis Valdés • Ariadna Gil • Cristina Tárrega • Inés Sastre • José Luis López Vázquez • José Luis Moreno Ruiz • José Mota • Rosa Maria Sardà • Juanito Navarro • Rosanna Walls • Paloma Cela • Pablo Carbonell • Manel Fuentes • Antonio Resines • Javier Cámara • Chus Lampreave • Antonio de la Torre • Juan Luis Galiardo • Andreu Buenafuente • Santi Millán • Máximo Valverde
IMDb
vdr

Torrente 2: Misión en Marbella estas la dua filmo reĝisorita de Santiago Segura, kaj produktorita de Juan Dakas. Ĝi estas la unua sekvaĵo (dua ero) de Torrente: El brazo tonto de la ley. Ĝi estis la plej biletvenda filmo de la historio de la hispana kino, ĝis esti superita de Los otros, kaj iĝis grava evento en la jaro en kiu ĝi premieris, sukcese ekzemple pro la amasa vendado de ekzempleroj de video,​ kun granda populara akcepto, sed kun malakcepto fare de la kritiko. La filmo aparte elstaris pro sia abundo de kameoj ĉefe de famuloj kiel Andreu Buenafuente kaj Yola Berrocal.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tri jarojn post akiro de 50 milionoj da pesetoj al la drogtrafikantoj de Mendoza, la kontraŭheroo José Luis Torrente, estante en Marbella, perdas la akiritan riĉon kiun li estis akirinta en kazino. Tiam li kreas sian propran entreprenon luita loĝejo: nome specio de agentejo de privataj esploristoj kaj sekureco. En ĝi agadas lokanoj de la Costa del Sol, por persona profito de Torrente. Inter ili estas Cuco (Gabino Diego), konata drogmaniulo kiun Torrente klopodas kuraceti.

Hazarde, Torrente enkotiĝas meze de lukto inter krimuloj: konata teroristo nomita Spinelli (José Luis Moreno) klopodas atenci kontraŭ Marbella pere de du misiloj se oni ne donas al li 2 000 milionojn da pesetoj por eviti ĝin; dume klubadministristo, Mauricio Torrente (Tony Leblanc) klopodas ŝteli el la teroristo la blaton kiu direktas la misilojn. Inter ambaŭ estas Fabiano (Arturo Valls), duobla agento kiu dekomence estis en la grupo de Spinelli, sed kiu reale laboras por Mauricio.

Dum ili esploris kazon de perfido, Cuco malkovras Fabiano, kiu estis havinta trafikakcidenton, ŝtelas al li la monon kaj emblemon de la Atlético Madrid, kie hazarde, estas la blato, ŝlosila por kontroli la misilojn. Ekde tiam oni persekutas ilin ĝis ili transdonas la blaton (nesciante tion Torrente) al Mauricio, kiu poste malkaŝas, ke li estas lia patro (Felipe estis ĝemela frato de Mauricio kaj onklo de Torrente). José Luis kaj Cuco venas al la ŝipo de Spinelli de kie li planis munti la misilojn al Marbella; sed aperas Mauricio por venĝo, ĉar la teroristo ne pagis al li tion promesitan kontraŭ la blato. Tiam, Torrente direktas la misilojn al Ĝibraltaro kaj, kun Cuco, abandonas la ŝipon, kie mortas Mauricio kaj Spinelli, ĉar unu el la misiloj restis ankrita en la ŝipo kaj tie eksplodis. Finfine, Torrente estas reakceptita kiel policano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Santiago Segura kiel Torrente.
  • Gabino Diego kiel Cuco.
  • Tony Leblanc kiel Mauricio Torrente.
  • José Luis Moreno kiel Spinelli.
  • Inés Sastre kiel Bella Cantante.
  • José Luis López Vázquez kiel Guijarro.
  • Arturo Valls kiel Fabiano.
  • Juanito Navarro kiel la urbestro de Marbella.
  • Eloi Yebra kiel Gayolo.
  • Rosanna Walls kiel Robertson.
  • Carolina Bona Lolita.
  • Paloma Cela kiel Casera.