Tra-sahara komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tra-sahara komerco inter mediteraneaj landoj kaj okcidenta Afriko estis grava komerca vojo de la 8-a jarcento ĝis la fino de la 16-a jarcento.

Dezerto Saharo estas medio malamika al homa vivo, kiu disigas la mediteranean ekonomion de rivero Niĝero. Kiel Fernand Braudel indikas en sia verko "La perspektivo de la mondo", tia zono, ekzemple Atlantiko, transirindas nur en esceptaj cirkonstancoj, kie la profito kompensas la perdon. Sed, male al Atlantiko, Saharo jam longe estis hejmo de grupoj de hmoj, kiuj praktikis komercadon de loka skalo.

La komerco okazis per karavanoj de arabaj kameloj. Ilin oni grasigis dum kelkaj monatoj sur la gresejoj de aŭ MagreboSahelo kaj poste aranĝis en karavana vico. Laŭ Ibn Battuta, esploristo, kiu akompanis tian karavanon, la mezuma grandeco estis mil kameloj, sed kelkaj atingis 12.000. La karavanojn gvidis alte pagataj berberaj gvidistoj, kiuj konis la dezerton kaj sekurigis la karavanon kontraŭ siaj samtribanoj (dezertaj nomadoj). La vivo de la karavano estis ĉiam en danĝero kaj dependis de zorga organizado. Oni antaŭensendis kuristojn al oazoj por peti la elsendon de akvo, kiam la karavano distancis ankoraŭ kelkajn tagojn, ĉar ne estis eble porti provizon por la tuta vojaĝo.

Moskeo de Ĝeneo (Malio), iam grava komerca urbo; la centro nun estas monda kulturheredaĵo

Frua tra-sahara komerco

Malgrandaj komercaj itineroj ĉirkaŭ la valo de Nilo estis uzataj dum jarmiloj, sed antaŭ la malsovaĝigo de la kamelo vojaĝo trans saharon estis malfacila. Objektoj kaj materialo trovitaj malproksime de sia devenloko estas arkeologiaj pruviloj, ke okazis iom da komerco, precipe en la okcidento, kie la dezerto estas plej mallarĝa. Ekzistas ankaŭ raportoj pri kontaktoj en la klasika literaturo. La prospero de la urbo Aoudaghost eble ŝuldiĝis al tiu limigita komerco, sed teorioj, laŭ kiuj la urbigo de la regiono rezultis el ĝi, nun ne plu estas kredataj.

Tra-sahara komerco en mezepoko

La prospero de la ganaa regno, ĉirkaŭ nuna suda Maŭritanio, akompanis kreskon de tra-sahara komerco. Al mediteraneaj ekonomioj mankis oro, sed ili povis provizi salon, dum ke en okcident-afrikaj landoj abundis oro sed mankis salo. Ankaŭ komerco de sklavoj estis grava; multaj afrikanoj estis senditaj norden, precipe kiel hejmaj servistoj. La okcidentafrikaj landoj importis alte trejnitajn sklav-soldatojn. Establiĝis pluraj komercaj itineroj; la eble plej grava finiĝis en Siĵilmasa kaj Ifrika. Tie kaj en aliaj nord-afrikaj urboj berberaj komercistoj havis multe da kontakto kun Islamo; konvertiĝo estis kuraĝigita, kaj ek de la 8-a jarcento islamanoj vojaĝis al Ganao. Multaj ganaanoj konvertiĝis al Islamo, kaj probable la komerco de la regno pro tio ricevis privilegiojn. Ĉirkaŭ 1050 Ganao konkeris urbon Aoudaghost, sed pro la novaj or-minejoj de Bure la komercado tra la urbo malkreskis je la profito de sosooj. kiuj poste fondis la malian regnon.

Velko de tra-saharo komerco

La portugalaj ekspedicioj ĉirkaŭ la okcident-afrika bordo malfermis novajn komercajn vojojn inter Eŭropo kaj okcidenta Afriko. Komence de la 16-a jarcento eŭropaj landoj establis bazojn ĉe la bordo, kaj komercado kun la nun prosperantaj eŭropanoj iĝis gravega por okcidenta Afriko. Norda Afriko estis velkinta kaj politike kaj ekonomie, transiro de Saharo estis longa kaj perfidema, sed la decida bato al tra-sahara komerco estis la Milito de Maroko en 1591/2. Maroko sendis trupojn trans Saharon kaj atakis Timbuktuon, Gaon kaj kelkajn pliajn gravajn komercajn centrojn, detruis konstruaĵojn kaj posedaĵojn kaj ekzilis gravajn urbanojn. Tiu disbato de komerco kondukis al abrupta velko de la graveco de tiuj urboj, kaj la rezultanta rankoro konsiderinde reduktis komercon.

Kvankam reduktita, tra-sahara komerco pluis. Sed itineroj al la okcident-afrika bordo pli kaj pli faciliĝis, precipe post la franca invado de Sahelo en la 1890-aj jaroj kaj la posta konstruado de fervojoj al la enaj landpartoj. Fervojo de Dakaro al Alĝero tra la Niĝera Kurbiĝo estis planita, sed neniam efektivigita. Pro la sendependiĝo de nacioj en la 1960-aj jaroj la nord-sudaj itineroj estis tranĉitaj de naciaj limoj. Naciaj registaroj kontraŭis la naciismon de tuaregoj kaj tial malmulte helpis tra-saharan komercon. La Tuarega Ribelo de la 1990-aj jaroj kaj la enlanda milito de Alĝerio pli rompis itinerojn kaj fermis multajn vojojn.

Nun nur kelkaj asfaltitaj vojoj trairas Saharon kaj nemultaj kamionoj daŭrigas tra-saharan komercadon, precipe per brulaĵo (fuelo) kaj salo. Sur tradiciaj karavanaj vojoj malabundas kameloj, sed iom mallongaj itineroj de Agadez al Bilma kaj de Timbuktuo al Taoudenni estas ankoraŭ regule, kvankam nemulte, uzataj. Kelkaj tuaregoj ankoraŭ uzas la tradiciajn vojojn, ofte vojaĝante ĉiujare 2.500 kilometrojn kaj ses monatojn per kameloj trans Saharon, komercante salon de la dezerta mezo al komunumoj ĉe la dezertaj randoj.