Tra la mondo (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj aferoj kun la sama nomo, bonvole vidu la apartagilpaĝon Tra la Mondo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tra la mondo
Kovrilpaĝoj de la du unuaj numeroj
Kovrilpaĝoj de la du unuaj numeroj
revuo
Speco sendependa revuo pri Esperanto-movado en Ĉinio
Formato A4 (202mm×268mm), en reta kaj papera versioj
Periodeco trimonata

Lando Germanio Germanio kaj Popola Respubliko Ĉinio Ĉinio
Urbo Hercbergo kaj Pingliang
Publikigisto Interkultura Centro Herzberg
Ĉefredaktisto Trezoro Huang Yinbao
Kunredaktisto Zsófia Kóródy
Establodato 1-a de januaro 2017
Prezo senpaga (reta versio),
26 EUR jare (papera versio)
ISSN 2512-5060

Adreso Esperanto-Centro Ora Ponto
Retejo Tra-la-mondo.Esperanto-urbo.de
vdr

Tra la mondo estis sendependa revuo pri Esperanto-movado en Ĉinio, fondita en januaro 2017 de Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, helpe de kelkaj aktivuloj. La ĉiusezona revuo estis eldonita kolore papere kaj rete en formato A4 (202mm×268mm).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post malapero de la papera revuo El Popola Ĉinio en la jaro 2001, oni neniam legis paperan revuon pri Esperanta Movado en Ĉinio escepte ĉe la dulingva Informilo de Ĉina Esperanto-Ligo.

En la unua numero de la revuo, la ĉefredaktoro Trezoro diris: «Dum la volontula laborado en la Centra Oficejo de UEA septembre kaj oktobre 2016, foliumante amason da revuoj en Esperanto el diversaj landoj venis al mi ideo krei revuon pri Ĉinio, kies civitanoj atingas sesonon de la tutmonda loĝantaro. Agado estas pli praktika ol resti en pensado. Jen aperas la revueto Tra la mondo. La revuo aperigas/os artikolojn pri diversaj temoj pri Esperanto en Ĉinio.» Post reveno al Ĉinio li tuj komencis prepari eldonadon de la revuo.

La 1-a numero 2017[redakti | redakti fonton]

En la 1-a numero la revuo aperigis 42 artikolojn en ĉirkaŭ dudek rubrikoj, ekzemple, Azia kongreso, Esperanto en Ĉinio, Esperantistoj, Intervjuo, Lernejoj, Ekzamenoj, Kursoj, Libroj, Kunvenoj, Seminario, Pensado, Junuloj, Infanoj, Vojaĝoj, Retejoj, Donaco ktp. El la revuo oni povas facile trovi diversajn informojn, eĉ historiajn materialojn, pri Esperanto-Movado en Ĉinio. Oni povas trovi ankaŭ artikolojn pri literaturo, scienco, arto kaj turismo. La ĵus elektita nova estrarano de ISAE kreis ankaŭ specialan rubrikon Scienco en la revuo. Por plifortigi kaj bonkvalitigi la revueton, la redakcio serĉas internaciajn kunlaborantojn por venontaj numeroj.[1]

La 1-a numero de 2017 de Tra la mondo estas senpage elŝultebla ĉe http://www.elerno.cn/elibro/Tra-la-mondo(reta).pdf

Aperis nur 4 numeroj en 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kontaktu: trezoro@qq.com aŭ agrikulturo@126.com. (Teksto de Wei Shan) el El Popola Ĉinio